Saltu al enhavo

Libro de Obadja

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
ספר עבדיה
sankta libro • libro de la Biblio
Aŭtoroj
AŭtoroObadja
Lingvoj
LingvoBiblia hebrea lingvo
Eldonado
ĜenroProfetaj Libroj
v • d • r

Obadja estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

Hebrea biblio
Judisma portalo
v • d • r

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: עבדיה
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΑΒΔΙΟΥ
  • en la latina Nova Vulgato: Prophetia Abdiæ

Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas vizion de la profeto Obadja.

Enhavo kaj strukturo

[redakti | redakti fonton]

La malgranda libro konsistas el nur unu ĉapitro. Jen ebla dispozicio: [1]

  • Titolo (Oba 1a)
  • La juĝo super Edom (Oba 1b-15)
  • La juĝo super la aliaj nacioj (Oba 16)
  • Savo por Izrael (Oba 17-21)
  1. ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.