Libro de Apokrifoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Libro de apokrifoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps bookcase.svg Libro de Apokrifoj
Kniha apokryfů
 
Libro de Apokrifoj
Aŭtoro Karel Čapek
Eldonjaro 1970
Urbo Prago
Eldoninto Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Paĝoj 108
v  d  r
Information icon.svg

Libro de Apokrifoj (ĉĥ.: Kniha apokryfů) estas rakontaro de ĉeĥa verkisto Karel Čapek (1932). La libro estis Esperantigata de Josef Vondroušek kaj eldonata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1970.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉiel laŭdinda traduko: Čapek, monde-konata aŭtoro de la dramo Rur kaj la famaj verkoj Blanka Malsano, Milito kontraŭ la Salamandroj, Krakatit ktp., estas prezentata ĉi-libre per novelminiaturoj kun temo mita, historia aŭ literatura, ekde Prometeo kaj prahomoj, tra helenaj, romiaj, mezepokaj, ŝekspiraj figuroj ĝis Napoleono. El la 29 noveletoj tri okupiĝas pri Pilato: tre karakterize, ĉar Pilato metis ja laŭdire la demandon: Kio estas la vero? Kaj la aŭtoro, fakte, serĉas ties respondon en diversaj situacioj, kaj trovas, ke la vero estas ordinare io alia, ol tio, kion oni pensas, kredas aŭ dezirus. Kaj la veran ver-aspekton li prilumigas al ni vere sprit-idee, pripensige kaj plezurige kun la iom amara humuro de humanisto. La traduko estas ĉiel laŭdinda: glata, simpla, facile legebla; kelkajn malmultajn stilpreferojn mencii estus pedante. La libro meritus pli belan veston kaj malpli densan komposton, indan al sia valoro, kiu tre scivoligas pri la samaŭtoraj Rakontoj el poŝo, jam troviĝantaj en Esperanta manuskripto. 
— novembro 1971, K. Kalocsay, Esperanto, 791 (11), p.185

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]