Libro de la Jubileoj
| ספר היובלים | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| sankta libro • pseŭdoepigrafio • juda apokrifa libro | |||||
| Aŭtoroj | |||||
| Lingvoj | |||||
| Eldonado | |||||
| Ĝenro | parafrazo de la Biblio | ||||
| |||||
Libro de la jubileoj, aŭ “Malgranda Genezo” estas teksto de la juda-kristana tradicio akceptita kiel kanona nur ĉe la kristana Kopta Eklezio, kaj apokrifa ĉe ceteraj kristanaj eklezioj, krom ĉe judoj. Ekzistas opinio, ĉe fakuloj, ke la origina teksto naskiĝis hebrelingva en fine de la 2a jarcento antaŭ Kristo, verkite eble de homo, kiu persone rekte spertis grandajn partojn de la tragikaj eventoj, kiuj markis tiun jarcenton de la makabeaj luktoj ĝis la detruo de la urbo Siĉem.
La libro parafrazas la laŭbiblian historion de la mondo ekde la kreado ĝis la Eliro, nome la eliro de la hebreoj el Egiptujo, ĝin dividante laŭ jubileoj (periodoj je 49 jaroj).
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La serio de rakontataj eventoj etendiĝas de Genezo 1 ĝis Eliro 12. Unuopa jubileo estas dividita laŭ sep sepoj da jaroj. La modlado de la tempo laŭ tiu kalendaro kopianta siavice tiun uzitan en la tiutempa Palestino, indikas la normigan karakteron tipan por la agado halakaha (laŭvoja). La instituiĝo de kalendaro garantiadis datojn precizajn, kaj devis reaserti la unikecon de Izraelo inter la aliaj popoloj kiel popolo de la Interligo.
Malgranda Genezo
[redakti | redakti fonton]Tiu verko estas ankaŭ konata kiel “Malgranda Genezo” ĉar ĝi parafrazas ties rakontaĵojn, kun apokrifaj enmetaĵoj koncernantaj iujn epizodojn. Gravaj, tamen, kaj, fojfoje, kuriozaj, estas la informoj kaj elturniĝoj, per kiuj oni provas ekspliki la originojn de la ritaj preskriboj kaj juraj moroj vivaj en la tempo de la aŭtoro. La verko atribuas la plej antikvajn al Mosea Leĝo (kun apartaj revelacioj de la anĝeloj sur la Monto Sinaja) kaj grandparton de la juraj preskriboj al Levidoj: subtenas, fakte, ke la genezaj patriarkoj jam praktikis la leĝojn kaj la judajn festojn, kiel la feston de Sukoto aŭ de la Kabanoj, kiu reale estis establita en epoko pli malfrua. Tia atribuo, antikva kaj patriarka, utilis por aŭreologi per pli da sakraleco la feston mem. Saman procedon iam jam oni uzis rilate la Gn 2,2-3, nome rilate la Sabaton (tipa hebrea festo): oni kredigis ke, la origino de la festo estis ordono de Dio ĉar li ripozintus en tiu sepa tago. Tiel, en la Libro de Jubileoj estas menciata unuafoje la surtabligo de vino en la hebrea paska manĝo.
Redakto
[redakti | redakti fonton]En ĝia definitiva formo, la libro de la Jubileoj estis finverkita eble ĉirkaŭ la jaro 100 a.K., sed laŭ kelkaj fakuloj eĉ antaŭe; tamen ĝi igas siaj plej antikvajn ĉi-temajn rakontojn. La rigida libra konservativismo pensigis, ĉe kelkaj, ke la aŭtoro (aŭ aŭtoroj) povis esti homoj el la farisea tendenco. Ĝi estis estimita kaj disvastigita de la Hasmoneoj ĉar ĝi taŭgis kun ties politiko.
La libro estis konservita integra nur en iu etiopia traduko ĉar ĝi alkalkuliĝis kanona kun la libro de Libro de Ĥanoĥ en la kopta biblio. De la hebrea kaj greka versioj konserviĝas nur kelkaj fragmentoj. La libro de la Jubileoj ne troviĝas en la Septuaginto. Laŭ la unuaj jarcentoj iuj ekleziaj kaj kristanaj verkistoj sin servis je tiu libro por establi katekezon, eble kelkaj frazoj estis paŭsitaj jam en la Nova Testamento, sed fine venkis la opinio ke ĝi estas komento literatura kaj ne libro diinspirita.
Por bremsi ĝian disvastigon, ĉar ne kanona, episkopo pelis la imperiestron Konstantenon malpermesi la libron.
La libro de Jubileoj kaj Esenoj
[redakti | redakti fonton]La zorgo impregninta je religia konservativismo la libron kaj la sekta izolismo en la fidindeco al YHWH (Javeo) pelis Esenoidojn de Qumran kulti la libron kaj mediti laŭ ties sugestoj. Ĝin oni trovas, fakte, citita en la “Dokumento de Damasko”, en unu, do, el iliaj plej elstaraj verkoj; krome, pluraj fragmentoj de la origina hebrea versio estis trovitaj en la biblioteko malkovrita en Qumran (v. Manuskriptoj nebibliaj de Qumran).
Artikoloj utilaj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- La Bible. Écrits intestamentaires. Bibliothèque de la Pléiade, Gallimard, 1987.
- A.-M. Denis, Introduction à la littérature religieuse judéo-hellénistique, Brepols, 2000, Vol.I, ch. 9, p.349-403
- James C. Vanderkam, The Book of Jubilees, Sheffield Academic Press, 2001 * Michel Testuz Les idées religieuses des Jubilés, Revue de l'histoire des religions, 1960, analyse bibliographique
- August Dillmann, and Hermann Rönsch. Das Buch der Jubiläen; oder, Die kleine Genesis. Leipzig: 1874.
- August Dillmann. "Mashafa kufale sive Liber Jubilaeorum... aethiopice". Kiel, and London: Van Maack, Williams &Norgate, 1859.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Voce
- [1] Arkivigite je 2009-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2009-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Jewish Encyclopedia entry
- The Catholic Encyclopedia view
- Formiĝo de la kanono Arkivigite je 2016-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- [3][rompita ligilo]
