Librofoiro de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Budoj en la Librofoiro de Madrido, en 2006.

La Librofoiro de Madrido estas evento kultura kiu okazas unufoje jare, dum la lastaj tagoj de majo kaj unuaj de junio, en Madrido (Hispanio), ekde antaŭ kelkaj jaroj en la Parko Retiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Librofoiro de Madrido okazis unuafoje laŭ la simpla nomo Librofoiro ekde la 23a al la 29-a de aprilo de 1933 sur la Avenuo Rekoleto. Estis tiam organizita nur de la madridaj librovendistoj. Ekde tiam okazis pli da centoduono da okazoj, kaj estas lastatempe eĉ 300 budoj rilate al diversaj eldonejoj, librovendejoj, asocioj, institucioj ktp.

La enirejo estas senpaga. Oni vendas multajn librojn ĉiujare: ĉe kelkaj institucioj oni vendas dum tiu semajno pli da libroj ol dum la cetero de la jaro. Grava socia evento konsistas en la ĉeesto de famaj verkistoj kiuj dediĉas per aŭtografo aĉetitajn ekzemplerojn al ŝatantoj-sekvantoj; tiele la vico por atingi tion estas longega.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Historia de la Feria del Libro de Madrid, de Fernando Cendán Pazos

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]