Saltu al enhavo

Librografiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
illustration of crowing rooster facing the rising sun with a man, dressed in nightcap and sleeping gown, leaning out the window. Background shows two small figures walking along a fenced road.
Ilustraĵo el "The House that Jack Built" en The Complete Collection of Pictures & Songs; gravurita kaj presita de Edmund Evans, ilustraĵo de Randolph Caldecott (1887)

Librografiko estas speco de grafika arto kiu ĉefe inkluzivas ilustraĵojn por libroj, vinjetojn, inicialojn kiel kapornamaĵoj en mezepokaj okcidenteŭropaj manuskriptoj, kovrilojn kaj similajn. La historio de librografiko estis plejparte ligita al la manuskripta libro ekde antikvaj tempoj kaj la mezepoko, dum la evoluo de gravurado kaj litografio estas ligita al la presita libro. La antikva epoko ankaŭ vidis la aperon de tiparoj, ankaŭ konsiderataj formo de grafika arto, ĉar la litero mem estas grafika simbolo.