Libroj de pola nacio kaj pola pilgrimado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libroj de pola nacio kaj pola pilgrimado (pole: Księgi narodu polskiego i pielgrzymstwa polskiego) – literatura verko, publicista broŝuro kun politika karaktero verkita de Adam Mickiewicz, eldonita decembre 1832 en Parizo. La verko estis kreita en la plej fekunda literature vivperiodo de Mickiewicz, mallonge post falo de Novembra ribelo kontraŭ Rusia imperio, tuj post ekverko de Dziady, parto III, kaj senpere antaŭ ekesto de Sinjoro Tadeo.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

La Libroj en sia formo rememorigas evangeliajn parabolojn, kio estis intencita de la aŭtoro. Laŭ literatura ĝenro estas klasifikataj al apokrifoj. Tamen en sia mesaĝo ili estas verko publicista, ligita kun situo de poloj komence de la Granda Elmigrado.

Parto de elmigrantaro riproĉis al la aŭtoro idealigon kaj promocion de moralo rezultanta nur de religieco. Kritikaj vortoj de la manko de agnosko ankaŭ aperis en buleo de Gregorio la 16-a. La Libroj tamen gajnis grandan popularecon, ne nur eksterlande, sed ankaŭ en Pollando, kie estis eksterleĝe presataj. Oni tradukis ilin al pluraj lingvoj. Danke al tiu ĉi verko Mickiewicz iĝis konata en Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esotera interesaĵo[redakti | redakti fonton]

En la titolo de la verko estas 44 literoj, aŭ ĉifroŝlosilo de la kodo, kiu permesas apartigi kelkajn frazojn kun la sama nombro da literoj. Ni trovas ilin komence de la unua kaj dua libroj, kaj en la "Preĝo de pilgrimo", estanta fino de la elmigra manifesto de Mickiewicz.

1. Od początku świata aż do umęczenia narodu polskiego / De la mondkomenco ĝis martireco de la pola nacio

2. W on czas przyszedł na ziemię Syn Boży JEZUS CHRYSTUS / Tiutempe alvenis al la tero Filo de Dio Jesuo Kristo

3. Duszą narodu polskiego jest pielgrzymstwo polskie / Animo de la pola nacio estas la pola elmigrantaro

4. Polak w pielgrzymstwie nie ma jeszcze imienia swego / Polo pilgrimanta ankoraŭ ne havas sian nomon

5. BOŻE Jagiellonów! BOŻE Sobieskich! BOŻE Kościuszków! / DIO de Jagelonoj! DIO de Sobieski! DIO de Kostjuŝkoj

En la Jaro de Pola Romantikismo la mistera nombro 44 ĉi tie montriĝas al ni en la spirito de pola mesianismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zofia Stefanowska, Historia i profecja. Studium o „Księgach narodu i pielgrzymstwa polskiego” Adama Mickiewicza (Historio kaj profetado. Studo pri "Libroj de pola nacio kaj pola pilgrimado") (1962)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]