Libuše (princino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Libuše
Přemysl kaj Libuše, Vyšehrad, aŭtoro: Josef Václav Myslbek (1881)
Přemysl kaj Libuše, Vyšehrad, aŭtoro: Josef Václav Myslbek (1881)
Persona informo
Religio slava religio [#]
Familio
Patro Krok [#]
Gefratoj KaziTeta [#]
Edz(in)o Přemysl la Plugisto [#]
Infanoj Nezamysl [#]
Profesio
Okupo gentestro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Libuše (latine: Lubossa) estas unu el filinoj de vojvodo Krok, la mita ĉeĥa princino kaj la edzino de Přemysl la Plugisto, la prapatrino de dinastio de Přemyslidoj. Ŝi famiĝis ankaŭ kiel orakolistino kaj profetis gloron al urbo Prago, kiun ŝi fondis. Ŝia okazintaĵo estas konata en diversa dono, precipe el Kroniko de Kosmas el komenco de la 12-a jarcento kaj el Staré pověsti české de Jirásek. Ŝia ekzistado ne estas historie dokumentita, Palacký hipoteze metis ŝian vivon al komenco de la 8-a jarcento.[1]

Princino Libuše kaj Přemysl la Plugisto[redakti | redakti fonton]

Same kiel ŝia patro Krok, tiel ankaŭ Libuše juĝis dispurtojn inter la popolo juste. Foje ŝi juĝis du najbarojn, la malnovekloĝintojn de la dinastio. La pli aĝa prenis kampon al la pli juna. Libuše finjuĝis ilin utile al la pli juna, al tiu fariĝis maljustaĵo. La pli aĝa viro ekkoleris, kondamnis la regadon de virino kaj volis, por ke juĝu ilin la viro. Libuše konsentis kaj diris al senjoroj, kie ili trovos sian novan princon kaj ke li nomiĝas Přemysl. La princa geopo poste havis, laŭ tre malfrua tradicio, tri filojn: Nezamysl, Radobýl kaj Lidomír.

Profetoj de Libuše[redakti | redakti fonton]

Josef Mathauser - Princino Libuše estas orakolanta gloron de Prago.

Kiam al Libuše descendis la orakolema spirito, ŝi profetis al la popolo la estontecon. Foje ŝi tiel profetis la gloron al granda urbo. Ŝi priskribis al ili, kie kaj dum kiaj cirkonstancoj ili devas serĉi tiun lokon kaj tie konstrui burgon. Tiun burgon ili poste laŭ ŝia konsilo nomigis Prago. Alifoje laŭ peto ŝi konsilis al homoj, kie ili devas serĉi vejnojn de metaloj, kiuj en la lando mankis. Ŝi vidis en la estonteco multe da militoj kaj suferadon de la popolo, tial ŝi dronigis en Vultavo oran lulilon de sia filo. Kiam la lulilo estos elmergiĝinta, venos pli bonaj tempoj.

Pase de la jaroj Kazi kaj Teta, la fratinoj de Libuše, maljuniĝis. Kiel la unua mortis Kazi, post ŝi Teta, Libuše la lasta. Antaŭ sia morto ŝi kunvokigis lastfoje starostojn kaj vojvodojn, por ke ŝi ekparolu al ili. Ŝi volis, por ke ili obeu Přemyslon kaj ĉiam ili tenu unu apud la alia. Poste ŝi mortis.

Knabina milito[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Knabina milito.

Kiam Libuše mortis, la knabinoj el ŝia trupo ekkonis, ke ili jam ne havas tian seriozecon, kian ili havadis foje. Tiel ili komencis batali kontraŭ la viroj. Ĉion gvidis Vlasta. Nombro de knabinoj kaj virinoj plialtiĝis. Ili konstruis al si burgon Děvín. Tie ili ekloĝis kaj de tie ili entreprenis atakoj kontraŭ la viroj. La viroj de komence mokis al ili, nur torturo de Ctirad vekis ilin. Sekvis la decida batalo. Vlasta venis rapide antaŭen inter la virojn, sed la ceteraj knabinoj ne sufiĉis al ŝi. Vlasta falis kaj poste ankaŭ ĉiuj ceteraj virinoj. Burgo Děvín estis forbruligita kaj disĵetita kaj Přemysl denove regis sen virino.

Evoluo de la mito[redakti | redakti fonton]

Unuafoje la figuro de Libuše estas kaptita ankoraŭ kiel sennoma virgulino divenantino (lat. „phitonissa virgo“) en Legendo de Kristiano el fino de la 10-a jarcento. Laŭ la tn. Kristiano ĉeĥoj laŭ ŝia konsilo fondis Pragon kaj elektis princon pluganton de nomo Přemysl, kun kiu ŝi edziniĝis.

Citaĵo
 Sed slavoj ĉeĥaj, sub la arkturo mem havantaj sidejon, indulgitaj estis al idolkulto kaj kiel senjunga ĉevalo sen leĝo, sen princo aŭ reganto, sen urbo sole en la vasta spaco loĝis, kiel neprudentaj bestoj tien kaj reen vagantaj. Poste pro pesta bato estante suferigataj al ia divenantino laŭ rakonto ili turniĝis por esperema konsilo kaj profeta respondo. Ricevinte ĝin ili fondis burgon kaj nomigis ĝin Prago. Poste ili trovis tre antaŭvideman kaj pripenseman viron, kiu per kulturado de kampoj okupiĝis, de nomo Přemysl, laŭ diraĵo de la divenantino princon do administranton ili destinis lin, doninte al li kiel la edzinon tiun divenantinon virgulinon. 
— Legendo de Kristiano

Libuše en arto[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Mi vidas urbon grandan, kies gloro tuŝos la stelojn. Tie en arbaro estas loko, tridek honoj de ĉi tie malproksimas, Vultavo rivero ĉirkaŭkuras ilin. Tiun al noktomezo baras rojo Brusnice per profunda valo, sur tagmezo-flanko poste rokmonto apud la arbaro Strahov. Tien, kiam vi estos venintaj, vi trovos homon meze de la arbaro, li hakas sojlon de domo. Jen nomu la burgon, kiun vi konstruos, Prago. Kaj samkiel princoj, vojvodoj kontraŭ la sojlo klinas la kapon, tiel ili kliniĝos ankaŭ kontraŭ la urbo mia. Estu honoro kaj gloro al ĝi. 
— Staré pověsti české

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Praha - vznik města".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]