Libuše Dvořáková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libuše Dvořáková
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1953 (1953-05-08) (70-jaraĝa)
en Moravská Třebová
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Libuše Dvořáková (naskiĝis la 8-an de majo 1953 en Moravská Třebová) estas ĉeĥa esperantistino, inĝenierino, honora membrino de ĈEA. Iama estrino de E-klubo en Svitavy, en 2008 ŝi iniciatis kaj ĉefprizorgas funkciadon de Esperanto-muzeo en sia loĝurbo - kunpretigas ekspoziciojn, ĉiĉeronas por anoncitaj grupoj kaj preparas aranĝojn por publiko (Marcipana Kristnasko, Muzea nokto, Tago de la eŭropa heredaĵo ktp.). Membrino de ĈEA ekde 1990, en 1995-2000 instruis Esperanton en la 6-a bazlernejo en Svitavy; en 2002-2005 estraranino de ĈEA, en 2008-2011 estrino de la kontrolkonsilio de ĈEA, en 2011-2016 vicprezidantino de ĈEA, ekde 2016 estraranino de ĈEA. Organizantino de E-aranĝoj (ĈEA-konferencoj en 2003-5, 2007 kaj 2009), Infanaj tagoj kaj regionaj renkontiĝoj en Svitavy k.a.). Kontribuas per artikoloj pri Esperanto al la loka gazetaro kaj al la ĈEA-gazeto Starto, kies distribuadon ŝi krome prizorgas kun sia klubo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]