Licenedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Licenedoj
Ornithoptera euphorion, la plej granda papilio en Aŭstralio (Zoo de Melburno).
Ornithoptera euphorion, la plej granda papilio en Aŭstralio (Zoo de Melburno).
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidopteroj
(senranga familio) Papilioj
Familio: Licenedoj Lycaenidae
Superfamilioj kaj familioj

subfamilioj, pli-malpli genroj

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Licenedoj estas la dua plej granda familio de papilioj (post nimfaledoj), kun pli ol 6 000 specioj en la mondo,[1] kies anoj nomiĝas filandroflugilaj papilioj. Ili konsistigas ĉirkaŭ 30% de la konataj papiliaj specioj.

La familio konsistas el sep subfamilioj, inkluzive la bluulojn (PolyommatinaePoljomatenoj), la kuprulojn (LycaeninaeLiceninoj), la harstrekajn (TheclinaeTeklenoj), kaj la rikoltantojn (MiletinaeMiletenoj).

Priskribo, manĝo, kaj vivciklo[redakti | redakti fonton]

La papilioj estas malgrandaj, plej ofte malpli ol 5 cm, kaj brilkoloraj, iuj kun metaleca brilo.

La larvoj ofte estas ovalaj anstataŭ cilindraj, kun glandoj kiuj povas produkti sekreciaĵojn kiuj allogas formikojn. Iliaj kutikloj tendencas esti dikaj. Iuj larvoj kapablas produkti vibrojn kaj malaltajn sonojn kiuj dissendiĝas tra la subtavoloj en kiuj ili loĝas. Ili uzas tiujn sonojn por komuniki kun formikoj.[2][3]

Unuopaj papilioj ofte havas harkovritan anten-similan voston kun nigraj kaj blankaj ringoj. Multaj specioj ankaŭ havas punkton ĉe la bazo de la vosto kaj iuj turniĝas kiam ili surteriĝas por konfuzi eblajn predantojn pri la vera orientiĝo de sia kapo. Tio igas predantojn alproksimiĝi de la vera kapdirekto, donante fruan vidan detekton.[4]

Formiko vartas licenedan larvon

Licenedoj havas diversajn kutimojn pri manĝaĵoj kaj krom herbovoruloj, iuj estas insektomanĝuloj, kaj manĝas afidojn, koĉoideojn, kaj formikajn larvojn. Iuj licenedoj eĉ ekspluatas sian asocion kun formikoj instigante formikojn nutri ilin per resputo (trofalakso).

Ne ĉiuj licenedoj bezonas formikojn, sed ĉirkaŭ 75% de specioj asocias kun formikoj.[2] Tia rilato nomiĝas (vidu ĉe Mirmekofito). Tia asocio povas esti reciproka, parazita, aŭ predanta, depende de la specio.

Ĉe iuj specioj, larvojn vartas formikoj dum ili manĝas la gastigantan planton, kaj la formikoj ricevas sukerriĉan mielroson de ili, tra la vivo de la larvo, kaj ĉe iuj specioj dum la pupa stadio. Ĉe aliaj specioj nur la unua pupa stadio. Ĉe aliaj specioj, la larvo pasigas nur la unuajn kelkajn stadiojn sur la planto, kaj la ceterajn stadiojn ili pasigas kiel predanto en la nesto de la formikoj.

Ĝi iĝas parazito, manĝante la resputon formikan, aŭ predanto je la formikaj larvoj.[2] La raŭpoj pupiĝas en la nesto de la formikoj kaj la formikoj daŭre prizorgas la pupojn. Ĵus antaŭ kiam la papilioj ekaperas, la flugiloj de la papilio en la pupa ŝelo apartiĝas de ĝi, kaj la pupo iĝas arĝenteca. La pupa stadio daŭras tri ĝis kvar semajnojn kaj la papilio elŝeliĝas en la nesto. Ĝi devas rampi el la nesto antaŭ ol etendi la flugilojn.

Pluraj evoluaj adaptiĝoj ebligis tiajn asociojn, inkluzive malgrandajn glandojn sur la haŭto de la raŭpo nomitajn "poraj kupolaj organoj". Raŭpoj de multaj specioj havas glandon sur la sepa abdomena segmento kiu produktas mielroson kaj nomiĝas la "dorsa nektara glando".

Invertebla organo nomita la "tentakla organo" troviĝas sur la oka abdomena segmento kaj tiu estas cilindra kun ringo de pikiloj ĉe la supro, kiuj eligas kemiajn signalojn kiuj eble helpas komuniki kun la formikoj.[5]

Subfamilioj[redakti | redakti fonton]

Sekskuniĝas Cyaniris semiargus
Raŭpo de la Atala (Eumaeus atala)
Folia bluulo (Amblypodia anita) el Theclinae

Multaj taksonomiistoj inkluzivas nur Lycaeninae, Theclinae, Polyommatinae, Poritiinae, Miletinae, kaj Curetinae sub la Licenedoj.[6][7] Aphnaeinae, kiu antaŭe estis tribo (Aphnaeini) en la Theclinae, iĝis subfamilio.[8]

Iuj pli malnovaj klasigoj inkluzivis aliajn subfamiliojn, ekzemple Liphyrinae (nun Liphyrini, tribo en Miletinae), Lipteninae (nun Liptenini, tribo en Poritiinae), aŭ Riodininae (nun aparta familio: Riodinidae).

La fosilia genro Lithodryas plej ofte troviĝas ĉi tie; Lithopsyche iam estas ĉi tie, sed iam en Riodininae.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pierce, Naomi E.; Braby, Michael F.; Heath, Alan; Lohman, David J.; Mathew, John; Rand, Douglas B. & Travassos, Mark A. (January 2002)."The Ecology and Evolution of Ant Association in the Lycaenidae (Lepidoptera)". Annual Review of Entomology. 47 (1): 259-267. COI:[//dx.doi.org/10.1146%2Fannurev.ento.47.091201.145257 10.1146/annurev.ento.47.091201.145257.
  2. 2,0 2,1 2,2 Pierce, N. E.; Braby, M. F.; Heath, A.; Lohman, D. J.; Mathew, J.; Rand, D. B. & Travassos, M. A. (2002). "The ecology and evolution of ant association in the Lycaenidae (Lepidoptera)". Annual Review of Entomology. 47: 733-771.
  3. DeVries, Philip J. (1992). "Singing Caterpillars, Ants and Symbiosis". Scientific American, 267: 76
  4. Robbins, Robert K. (1981). "The 'False Head' Hypothesis: Predation and Wing Pattern Variation of Lycaenid Butterflies". American Naturalist. 118 (5): 770-775.
  5. "Lycaenid Butterflies and Ants". Australian Museum. Arkivita la 18an de Novembro 2007.
  6. Brower, Andrew V. Z. (2008). "Lycaenidae [Leach] 1815". Version 25 April 2008 (under construction). The Tree of Life Web Project.
  7. Ackery, P. R.; de Jong, R. & Vane-Wright, R. I. (1999). "The butterflies: Hedyloidea, Hesperioidea, and Papilionoidea". Pages 264-300 in: Lepidoptera: Moths and Butterflies. 1. Evolution, Systematics, and Biogeography. Handbook of Zoology Vol. IV, Part 35. N. P. Kristensen, ed. De Gruyter, Berlin and New York.
  8. Boyle, J. H.; Kaliszewska, Z. A.; Espeland, M.; Suderman, T. R.; Fleming, J.; Heath, A. & Pierce, N. E. (2015). "Phylogeny of the Aphnaeinae: Myrmecophilous African butterflies with carnivorous and herbivorous life histories". Systematic Entomology. 40 (1): 169–182.