Licio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Licioj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Licio
Ordinara licio (Lycium barbarum)
Ordinara licio (Lycium barbarum)
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Solanaloj, Solanales
Familio: Solanacoj, Solanaceae
Genro: Lycium
Specio: L. chinensis
Lycium chinensis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La licio (Lycium) estas genro el la familio de la Solanacoj (Solanaceae) kun ĉirkaŭ 80 specioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Licio estas lignaj plantoj kun propagiloj havantaj radikojn. Ili plej ofte kreskas vertikale aŭ rampante, ili plej ofte estas arbustoj kun alteco de 0,5 ĝis 2,5 (4) m, kelkfoje kripliĝintaj aŭ 20 cm ĝis 4 aŭ 5 (10) m altaj arbetoj. Ili ofte havas dornojn kaj simplaj triĥomojn.

Lycium ruthenicum kun fruktoj

La floroj estas aksaj kaj ofte staras ĉe kurtŝosoj en floraroj, kiuj konsistas el 2 ĝis 50 kvinnombraj, malofte kvarnombraj floroj. La petaloj estas tub- kaj funelformaj, radiarsimetriaj, iom zigomorfaj, blankaj al verdece blankaj, verdece flavaj al flave blankaj, kremblankaj, bluece blankaj, violaj aŭ violetaj; kelkfoje la vejnoj estas viole nigraj aŭ verdaj, brunaj aŭ violaj punktoj. La korono longas 3 ĝis 25 mm.

La fruktoj estas globaj aŭ ovformaj 4 ĝis 6 × 3 ĝis 4, kelkfoje pli grandaj kaj tiam 8 ĝis 10 mm longaj. La berformaj fruktoj havas ordinare (2) 4 ĝis 10 (16) aŭ (10) 16 ĝis 40 (70) semojn. Esceptoj estas la drupoj de du specioj, kiuj aperas ĉe la specio Lycium schaffneri. La fruktoj de la specioj Lycium macrodon kaj Lycium puberulum havas du kamerajn fruktojn La plej multaj argentinaj kaj ĉiliaj specioj estas polenigitaj de la tri sekvantaj insektaj ordoj: himenopteroj, dipteroj kaj lepidopteroj, nur Lycium cestroides estas polenigita de kolibroj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

51 de 80 specioj hejmiĝas en Ameriko, 30 en la malnova mondo, de tiuj 17 en la suda Afriko. Ili antaŭ ĉio kreskas en la ekstertropikaj regionoj, kie ili kreskas en la regionoj de 0 ĝis 4000 metroj. Ili ofte kreskas sur grundoj kun alta salkvanto.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro havas ĉirkaŭ 83 speciojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Armando T. Hunziker: The Genera of Solanaceae, A.R.G. Gantner Verlag K.G., Ruggell, Liechtenstein 2001, ISBN 3-904144-77-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]