Saltu al enhavo

Lidéřovice (Peč)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lidéřovice
Lidéřovice
germane Lidersch
vilaĝo
Preĝejo de sankta Linharto
Oficiala nomo: Lidéřovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Peč
Historia regiono Moravio
Montaro Křižanova montetaro
Domoj 38 2011
Situo Lidéřovice
 - alteco 504 m s. m.
 - koordinatoj 49° 03′ 59″ N 15° 22′ 06″ O / 49.06639 °N, 15.36833 °O / 49.06639; 15.36833 (mapo)
Katastro 7,73 km² (773 ha) Lidéřovice
Loĝantaro 119 (2021)
Denseco 15,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 380 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lidéřovice (Peč)
Portalo pri Ĉeĥio

Lidéřovice (germane Lidersch) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Peč en distrikto Jindřichův Hradec. Ĝi troviĝas proksimume 1,6 km nordokcidente de Peč. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 119 loĝantoj. Antaŭe ĝi estis malgranda memstara municipo kun germana loĝantaro kaj post la jaro 1945 kun ĉeĥa.

Lidéřovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 7,85 km².

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1332.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869335
1880358
1890341
1900320
1910305
1921310
JaroLoĝantoj
1930294
1950230
1961183
1970189
1980158
1991112
JaroLoĝantoj
2001115
2011102
2021119

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Tombeja dunava preĝejo de santa Linharto el la 1-a duono de la 14-a jarcento. Komandorlanda preĝejo de Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo estis konstruita kiel defenda preĝejo. En la jaro 1662 estis sur ŝtona fundamento ankoraŭ el neŝtukita ligno konstruita turo kun tri sonoriloj. La tegmento de la turo kaj la preĝejo estis kovrita per ŝindelo. Poast trafo de fulmo en la jaro 1954 la turo forbrulis, la preĝejo restis nedamaĝigita.
  • Ŝtona kruco antaŭ tombejo el la jaro 1847.

Pluaj fotografioj

[redakti | redakti fonton]