Lidia Ligęza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lidia Ligęza instruas en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano, 2014.

Lidia LIGĘZA (naskiĝis en 1942 en Nowy Sącz) estas pola E-poetino kaj filologino. Ŝi studis filologion ĉe la Jagelona Universitato en Krakovo. En 1991 ŝi magistriĝis pri historio de literaturo. Sian magistran laboraĵon "La folklora bazo de Slavaj Fabeloj de Bolesław Leśmian" ŝi publikigis en la scienca revuo Pamiętnik Literacki. Ŝi estas aŭtorino de kelkaj sciencaj publikaĵoj pri folkloro en la pola literaturo i.a. pri verko de Tadeusz Nowak, kaj pri modernismo en tiu sama beletro. Ŝi laboris en la Filologia Fakultato de la Jagelona Universitato kiel asistantino de la fama profesoro Kazimierz Wyka[1], kaj poste, de 1983, kiel vic-direktorino de la Muzeo de Stanisław Wyspiański, Filio de Nacia Muzeo en Krakovo[2], okupiĝante pri la literatura kaj pentroarta verko de ĉi tiu elstara pola modernisto.

Lidia esperantistiĝis en 1961. Ŝi instruis la internacian lingvon en altlernejaj kursoj kaj internaciaj feriadoj, i.a. dum la Vroclavaj Internaciaj Feriadoj "Ora Pola Aŭtuno" en Międzygórze. Ŝi estis prezidantino de la Vojevodia Esperanto-Klubo ĉe la Krakova Kulturdomo Pałac pod Baranami (Palaco sub Ŝafoj). Ĝis 1983 ŝi estis redakciano de la revuo Pola Esperantisto, kunlaborinte al ĝia kresko de kluba revuo al kultura interetna publikigaĵo. De 1987 ŝi estis lektorino de Esperanto en la Jagelona Universitato kaj Medicinista Akademio. Ŝi laboris ankaŭ kiel lekciantino en vintraj kaj someraj lernejoj por studentoj de Kielce en Św. Katarzyna kaj por grandpolujaj studentoj en Toruń. En 1991 Lidia akiris en AIS la titolon de magistrino pri sciencoj humanikaj kaj poste ricevis titolon de docentino; de 1995 ŝi estas profesorino de tiu akademio. Ŝi instruas E-literaturon (poezion de la Unua Periodo) en la unua jaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano, de kiam la studoj estis fonditaj.

Ekde 1996 ŝi prezidas la Krakovan Societon Esperanto kaj kunredaktas la bultenon Apudvistula Bulteno de tiu klubo. En la jaroj 2008-2010 ŝi kunlaboris kun la ĉefredaktoro Tomasz Chmielik ĉe la sendependa, kvaronjara magazino Spegulo[3]. Ŝi tre abunde tradukis el la pola, turnante sian atenton al modernaj aŭtoroj. Ekzemple, ŝi tradukis el Konstanty Ildefons Gałczyński, Zbigniew Herbert, Stanisław Wyspiański kaj Wisława Szymborska[4]. Krome, ŝi aŭtoris kvar antologiojn kun infanliteraturo en Esperanto. La plej ŝatataj temoj de Lidia estas tre diversaj, de naturo ĝis homaj aferoj (morto, senespero, sekso...).

Originalaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Epizodoj / Epizody. Dulingve preparitaj originalaj poemoj. Bjalistoko, 2012.
  • Limerikoj. Bielsko-Biała: Kleks, 1999.
  • Mia eno. Krakovo: Behemot, 1996. Poemoj originalaj kaj tradukitaj.
  • Aleo aŭtuna. Krakovo: memeldono, 1987. Kun postparolo de Tyburcjusz Tyblewski. Ĝi enhavas ŝiajn unuajn poemojn, unue publikigitajn en Pola Esperantisto.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Polino / Polka, de Bajram Karabolli. Bjalistoko: Bjalistoka E-Societo, 2012. Ŝi kun Tomasz Chmielik tradukis en la pola. Elalbanigis Bardhyl Selimi.
  • Mi inventas la mondon. Obmyślam świat. Bjalistoko / Đurđevac / Krakovo / Świdnik: Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki / Bjalistoka E-Societo, 2015. Ŝi elpoligis kun Tomasz Chmielik kaj malpli kunlaborintaj tradukistoj. Malgraŭ la titolo, la lingvo estas nur en Esperanto.
  • Jak podanie ręki. Kiel dono de la mano. Poem-antologio de la poznanaj membroj de la Asocio de Polaj Literaturistoj. Asocio de Polaj Literaturistoj, Filio en Poznano, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ligęza, Lidia 1987: Aleo Aŭtuna. Krakovo: la aŭtorino.
  2. Pleadin, Josip 2006: Ordeno de Verda Plumo. Leksikono pri Esperantlingvaj Verkistoj. Đurđevac: Grakokom. 143.
  3. http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/Lidia.html Paĝaro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM
  4. http://esperanto.net/literaturo/autor/ligeza.html OLE, Originala Literaturo Esperanta