Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė
Persona informo
Naskiĝo 15-a de oktobro 1955
en Kaunas (Litovio)
Morto 13-a de januaro 2014
en Kaunas
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė (naskiĝis la 15-an de oktobro en 1955, forpasis la 13-an de januaro 2014 en Kaunas) litova esperantistino, instruistino pri muziko, flutistino.

Studis en la Litovia Muzika Akademio, magistriĝis en la Universitato de Vytautas la Granda kaj doktoriĝis en la Teknologia Universitato de Kaunas. Lidija instruis en la unua muzika lernejo kaj la muzika gimnazio de J. Naujalis en Kaunas, multe koncertis en Litovio kaj eksterlande. Ŝi finis kurson de Esperanto en Kaunas. Partoprenis multajn esperantistajn aranĝojn: Universalajn Kongresojn de Esperanto, Baltiajn Esperanto - Tagojn en diversaj landoj. Dum ĉiuj tiuj aranĝoj ŝi koncertis al la partoprenantoj ĉu sola, ĉu kun siaj lernantoj. Ŝi estis iam bonvolema kaj volonte helpis al esperantista agado. Lastan fojon ŝi koncertis al la esperantistoj la 14-an de decembro 2013 dum Zamenhofa Tago en Kaunas.