Lido de Venecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lido de Venecio
insulo [+]

AkvejoAdriatiko, Laguno de Venecio

Supermara altecom s.l.m. [+]
Koordinatoj45° 23′ N, 12° 21′ O (mapo)45.38333333333312.35Koordinatoj: 45° 23′ N, 12° 21′ O (mapo)

Longo12,2 km (8 mi)
Larĝo1,5 km (1 mi)
Areo4 km² (400 ha) [+]
Loĝantaro14 481 [+] (2017)

Lido de Venecio (Veneto)
Lido de Venecio (Veneto)
DEC
Lido de Venecio
Lido de Venecio
Lokigo de Veneto en Italio
Map
Lido de Venecio
Vikimedia Komunejo:  Lido di Venezia [+]
vdr
Situo en la laguno

Lido, plenanome Lido di Venezia, estas insulo, kiu disigas la Lagunon de Venecio disde la Adriatiko. Ĝia longo estas ĉ. 12 km.

Ĝi estas nur 200 – 400 metrojn larĝa, kun iom pli larĝaj finaĵoj, kaj etendiĝas inter la koordinatoj 45° 25′ 59″ N 12° 23′ 24″ O / 45.43306 °N, 12.39000 °O / 45.43306; 12.39000 (mapo) kaj 45° 20′ 21″ N 12° 19′ 12″ O / 45.33917 °N, 12.32000 °O / 45.33917; 12.32000 (mapo).

Okcidente ĉe ĝia norda fino situas ŝiphaltejo Lido San Nicolò, kun ligoj al Venecio kaj Punta Sabbioni. Ĉe la suda ekstrema fino situas vilaĝo Alberoni, de kie iras boatoj al Santa Maria del Mare sur la najbara insulo Pellestrina.

La setlejoj sur la insulo estas (de nordo) San Clemente, Lido, Poveglia, Malamocco kaj Alberoni. Malamocco (malamOko) iam estis uzata ankaŭ kiel nomo de la insulo.

La plaĝo[redakti | redakti fonton]

La orienta bordo de Lido, ekstera al la laguno, posedas belegan plaĝon, kiu ŝuldas sian famon al naturaj dunoj el delikata sablo kaj al marakvo pura kaj trankvila pro du protektaj digoj, nomataj San Nicolò kaj Alberoni. Ili ankaŭ ŝirmas, aliflanke, la veturejojn de la ŝipoj irantaj de kaj al la haveno de Venecio. Multaj pliaj muroj dividas la plaĝon al banejoj.