Lieĝo (urbo)

Lieĝo | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Lieĝo | ||
Poŝtkodo |
| ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Willy Demeyer | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 196 970 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 2 740 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 38′ N, 5° 34′ O (mapo)50.6333333333335.5666666666667Koordinatoj: 50° 38′ N, 5° 34′ O (mapo) | ||
Alto | 66 m [+] | ||
Areo | 68,94 km² (6 894 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
![]() | |||
Lieĝo en la provinco | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Lieĝo (france Liège [ljeĵ], nederlande Luik, germane Lüttich, valone Lîdje) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825. Komence de januaro 2016 la urbo havis 196 970 loĝantojn.
Ekde 1977 la municipoj Glain, Rocourt, Bressoux, Jupille-sur-Meuse, Wandre, Grivegnée, Angleur kaj Chênée apartenas al Liège, la ĉefa municipo.
Lieĝo estas urbo en orienta Belgio, ĉe la kuniĝejo de la riveroj Mozo (Meuse/Maas) kaj Ourthe. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lieĝo kaj la kultura centro de Valonio. Ĝia aglomeraĵo havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn.
De Lieĝo devenas interalie la krim-novela aŭtoro Georges Simenon.
Industrio[redakti | redakti fonton]
La urbo gravas por la enlanda navigacio kaj estas transporta kaj industria centro por la oriento de Belgujo. Oni produktas i.a. armilojn, kemiaĵojn, vitraĵojn, kaŭĉukaĵojn, elektronikaĵojn kaj tranĉilojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
En Lieĝo estas la Katedralo Sankta Paŭlo el la 13./14. jc. kaj la preĝejo Sankta Dionizo el la 11-a jarcento. La en la 1793-a jaro dum la Franca Revolucio detruita Katedralo Sankta Lamberto simbole en partoj rekonstruitis en la jaro 2000. Ĉe ties piedo informas du ekspozicioj pri la historio de la urbo kiel ankaŭ de la iama plej granda gotika katedralo en tuta Eŭropo.
Krome estas surloke universitato (fondita en 1817), la Palaco de la Princoj-elektistoj el la 16-a jarcento (nuntempe justicpalaco) kaj pluraj belaj muzeoj.
La urbo estis fondita en la 8-a jarcento kiel episkopujo. Poste ĝi estis batalloko de longdaŭraj luktoj inter la princoj-episkopoj kaj la civitanoj. En 1468 ĝin konkeris kaj bruligis Karlo la Brava. En 1794 okupis ĝin la francoj kaj en 1815 la nederlandanoj. La lieĝanoj ege helpis en 1830 - per ribeletoj - prepari la sendependecon de Belgujo en 1831.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Lieĝo naskiĝis ekzemple la katolika beatulo, monaĥo kaj teologiisto Guillaume de Saint-Thierry, aŭ la hungara aktoro András Szigeti.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Barcelono en Hispanio
Esch-sur-Alzette en Luksemburgo
Kolonjo en Germanio
Krakovo en Pollando
Lilo en Francio
Nancio en Francio ekde 1954
Plzeň en Ĉeĥio ekde 1954
Porto en Portugalio
Roterdamo en Nederlando
Torino en Italio
Volgogrado en Rusio
Esperanto[redakti | redakti fonton]
En Lieĝo en 1972 komenciĝis la Someraj Universitataj Kursoj (SUK), universitatnivela scienca aranĝo, kiu uzis nur Esperanton. Prezidanto estis, ĝis sia morto en 1974, Ernest Natalis.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Pri la universitato de Lieĝo
- france Pri la opero de Lieĝo
- france valone nederlande germane Oficiala retejo de la muncipo
- france nederlande angle Por loĝantoj de Lieĝo Arkivigite je 2007-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
|