Acebedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liegos)
Acebedo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24996
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 182  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 2′ N, 5° 7′ U (mapo)43.039166666667-5.1161111111111Koordinatoj: 43° 2′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 153 m [+]
Areo 50,18 km² (5 018 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Acebedo (Provinco Leono)
Acebedo (Provinco Leono)
DEC
Acebedo
Acebedo
Situo de Acebedo
Acebedo (Hispanio)
Acebedo (Hispanio)
DEC
Acebedo
Acebedo
Situo de Acebedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Acebedo [+]
vdr

Acebedo [azeBEdo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Acebedo estas komprenebla etimologie kiel Ileksejo, kaj tial aperas branĉo de ilekso en la blazono sur flava fono. En ties montara teritorio fluas la rivero Esla kiu enfluas en la Akvorezervejo de Riaño.

Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Liegos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Acebedo, La Uña kaj Liegos (en la foto de la tabelo), okupas totalan areon de 50,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 185 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 102 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Maraña, Burón, Puebla de Lillo, Riaño kaj Crémenes.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]