Liev Schreiber
Isaac Liev SCHREIBER /ˈliːɛv ˈʃraɪbər/ LEE-ev SHRY-bər (naskita la 4-an de oktobro 1967 en San-Francisko, Kalifornio) estas usona aktoro, produktanto, reĝisoro kaj scenaristo. Li famiĝis fine de la 1990-aj jaroj kaj komence de la 2000-aj jaroj, aperante en diversaj sendependaj filmoj kaj poste en ĉefaj holivudaj filmoj, kiel ekzemple la tetralogio Scream! kaj filmoj kiel The Assassination of a Young Enthusiast, X-Men Origins: Wolverine kaj Salt. Schreiber ankaŭ estas respektata teatra aktoro, aperinte en diversaj Broadway- produktaĵoj kaj gajnante Tony-premion en 2005.[1]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Schreiber komencis aktoradon ĉe Hampshire College en Amherst, Masaĉuseco. Li diplomiĝis ĉe la Yale University School of Drama en 1992. Li ankaŭ ĉeestis la Royal Academy of Dramatic Arts en Londono.
Komence, li ricevis nur negravajn rolojn. Lia unua grava sukceso venis en la horora filmo Scream! kaj poste en la daŭrigoj Scream 2 kaj Scream 3. Aliaj roloj inkluzivis Orson Welles en Citizen Kane — pro kiu li ricevis kaj Emmy- kaj Golden Globe- nomumojn — kaj kiel Laertes en la filmversio de Hamlet de Shakespeare.
En 2005, Schreiber faris sian reĝisoran debuton per la filmadapto de la debuta romano de Jonathan Safran Foer, Everything Is Illuminated. En 2006, li aperis en kvar epizodoj de la televidserio CSI: Crime Scene Investigation. Ekde 2004, li aperis en sukcesaj filmproduktadoj kiel The Manchurian Candidate (2004), X-Men Origins: Wolverine (2009), kaj Salt (2010).
De 2013 ĝis 2020, li ludis la titolrolon de Ray Donovan. Li ripetis la rolon en la televida filmo Ray Donovan: The Movie (2022), kiu markis la finon de la serio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Liev Schreiber. Internet Broadway Database. Alirita February 5, 2020 .

