Life (magazino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Life)
Life
emblemo
revuo
Komenco 1883 vd
Fino 2007 vd
Lando(j) Usono vd
Posedata de Time Inc. vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Life [lajf] - angle: "vivo" - estis la nomo de du konataj anglalingvaj magazinoj el Usono.

Unua eldono: 1883 ĝis 1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

titolbildo de la unua magazino "Life" el 1914

La unua Life Magazine fondiĝis en 1883 fare de John Ames Mitchell kaj eldoniĝis ĉiusemajne de la firmao Life Publishing Company el Manhatano, Novjorko.[1] Ĝi konatis pro amuzaj bildstrioj, titolpaĝaj bildoj de malmulte vestitaj knabinoj, humuraj komentoj kaj detalaj recenzoj de teatraĵoj kaj kinfilmoj.

Dua eldono: 1936 ĝis 2000[redakti | redakti fonton]

La pli konata Life Magazine estis magazino pri fotoĵurnalismo, kiun en 1936 Novjorke fondis Henry Luce, post kiam aĉetis la rajton pluuzi la magazinan nomon.[1] Karakteriza elemento de la nova magazino estis - tiutempe novstilaj - grandformataj fotaj raportoj de pluraj magazinaj paĝoj. Inter la elstaraj fotistoj kiuj laboris por la magazino estas ekzemple Margaret Bourke-White, Horace Bristol, Alfred Eisenstaedt, Andreas Feininger (1943–1962), Philippe Halsman, Carl Mydans, W. Eugene Smith kaj Tony Vaccaro.

Tiu fotoĵurnalisma magazino ĝis la jaro 1972 eldoniĝis ĉiusemajne, nur neregule aperis inter la jaroj 1972 kaj 1978, kaj ekde oktobr o1978 aperis ĉiumonate. Semajna eldono Life in Time of War ("vivo en epoko de milito") dum unu monato aperis dum la Golfa Milito.

En 2000 la regulaj aperoj ĉesis, kaj en 2004 ankoraŭ publikiĝis ses specialaj eldonoj. La malfondiĝo de la magazino respegulas la signifoperdon de magazina fotoĵurnalismo kompare al la aktuala televida raportado, kaj ankaŭ kompare al novaj informaj kanaloj interretaj.

2008[redakti | redakti fonton]

Per kunlaboro kun la retejo Google ankaŭ post la malfondiĝo de la magazino rete daŭre atingeblas dek milonoj da magazinaj fotoj. La firmao Google por tio kreis propran portalon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-03. Alirita 2012-03-28.