Lifeboat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lifeboat
filmo
Originala titolo Lifeboat
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 jan. 1944, 1 sep. 1944, 1944
Ĝenro filma dramo, milita filmo
Kameraado Glen MacWilliams
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Kenneth Macgowan
Scenaro Jo Swerling • John Steinbeck • Ben Hecht
Loko de rakonto Atlantiko
Muziko de Hugo Friedhofer
Rolantoj Tallulah Bankhead • William Bendix • Walter Slezak • Mary Anderson • John Hodiak • Henry Hull • Heather Angel • Hume Cronyn • Canada Lee • Mary Anderson • Alfred Hitchcock
Produktinta firmao 20th Century Studios
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Lifeboat estas usona prisurvivada filmo de 1944 reĝisorita de Alfred Hitchcock el historio de John Steinbeck. En la filmo stelulas Tallulah Bankhead kun William Bendix. En la aktoraro estas ankaŭ Walter Slezak, Mary Anderson kaj John Hodiak, Henry Hull, Heather Angel, Hume Cronyn kaj Canada Lee. La agado okazas tute sur savboato lanĉita el pasaĝerŝipo torpedita kaj vrakita de nazigermania U-boato.

La filmo estas la unua el la filmoj de Hitchcock en "limigitaj spacoj", kaj la aliaj estas Rope (1948), Dial M for Murder (1954), kaj Rear Window (1954). Ĝi estas la nura filmo de Hitchcock farita por 20th Century Fox. La filmo ricevis tri nomumojn al Oskar-premioj por Plej Bonkvalita Reĝisoro, Plej Bonkvalita Originalaj Historio kaj Plej Bonkvalita Kinfotado (blankanigra). Tallulah Bankhead ricevis la premion de la "New York Film Critics Circle" por Plej Bonkvalita Aktorino de la jaro. Kvankam tiam tre polemikiga pro tio kion multaj interpretis kiel simpatia priskribo de la germana kapitano de la U-boato, Lifeboat estas nuntempe konsiderata pli favore kaj estis listigita de kelkaj nuntempaj kritikistoj kiel unu el la plej subtaksitaj filmoj de Hitchcock.[1][2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zou, David. 10 Most Underrated Hitchcock Movies You Should Watch Now. Taste of Cinema (26a de novembro 2012). Alirita 2016-04-10.
  2. McDevitt, Jim. (2009) A Year of Hitchcock: 52 Weeks with the Master of Suspense. Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-6388-0.
  3. The Genius of Alfred Hitchcock at the BFI: 10 of his lesser-known gems. The Guardian (4a de julio, 2012). Alirita 10a de aprilo, 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]