Lifistiedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lifistiedoj
femalo de Ryuthela tanikawai
femalo de Ryuthela tanikawai
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Lifistiedoj Liphistiidae
Thorell, 1869
Diverseco
8 genroj, 96 specioj
Genroj

(latine)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lifistiedoj estas la araneoj de la familio Liphistiidae, agnoskita de Tamerlan Thorell en 1869, kiu enhavas 8 genrojn kaj ĉirkaŭ 100 speciojn de mez-grandaj araneoj el Sudorienta Azio, Ĉinio, kaj Japanio.[1] Ili estas inter la plej bazaj vivantaj araneoj, kaj apartenas al la subordo Mesothelae. En Japanio, la Kimura araneo (Heptathela kimurai) estas tre bone konata.

Biologio[redakti | redakti fonton]

Nestotruo de Heptathela kimurai

Lifistiedoj estas tubo-loĝantaj araneoj kiuj konstruas rudimentajn klapo-pordojn. Ili paŝas plej el sia tempo tie kaj estas tre rare vidataj surgrunde. La mez- al grandaj araneoj gamas el 8 al 23 milimetrojn longaj. Ili estas karakterizataj pro sia subendirektaj, ponardecaj keliceroj,[2] kaj la segmentaj serioj de platoj en la supra surfaco de la abdomeno. La karapaco estas ĉefe ebena, kvankam ĝi povas esti iomete plialtigita ĉe la kapo. La okuloj estas tre distinge kunigitaj en unusola nodulo. Antaŭaj mezaj okuloj estas malgrandaj, sed la malantaŭaj mezaj okuloj estas grandaj kaj rondoformaj. La flankaj okuloj estas longaj kaj ren-formaj. La distaj krureroj havas fortajn spinojn kaj tri ungojn. Keliceroj estas vertikale ligataj al la cefalotorakso.[3] En la pasinto, oni ofte supozis, ke ili ne havas venenon, sed en 2010 oni montris ke almenaŭ specioj de la genro Liphistius havas venenglandojn.[4]

Ili estas aktivaj nokte kaj vivas multajn jarojn. Kvankam plej specioj loĝas en nestotruoj, ankaŭ kavo-loĝantaj specioj fidas siajn retirejojn al kavomuroj. Kaj nestotruoj kaj retirejoj estas sigelitaj per teksitaj pordoj.[5] Klapopordaj nestoj estas ĝenerale konstruitaj en ombraj areoj kun musko aŭ disa vegetaĵaro. Kelkaj faras silkajn liniojn radie el la enirejo de la retirejo. Plenkreskaj maskloj foje vagadas serĉe de inoj, sed femaloj rare lasas siajn nestotruojn. La spira sistemo konsistas lur el folipulmoj, kio povas helpi klarigo kial ili estas relative neaktivaj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Xu, X. (2015). “A genus-level taxonomic review of primitively segmented spiders (Mesothelae, Liphistiidae)”, ZooKeys 488. doi:10.3897/zookeys.488.8726. 
  2. (2004) “The Mesothelae - a monograph of an exceptional group of spiders (Araneae: Mesothelae)”, Zoologica 154 (8). 
  3. Song, D.X.. (1999) The Spiders of China. Hebei University of Science and Technology Publishing House, Shijazhuang.
  4. (2010) “Short communication: Mesothelae have venom glands”, The Journal of Arachnology 38. doi:10.1636/b10-30.1. 
  5. Murphy, Frances. (2000) An Introduction to the Spiders of South East Asia. Malaysian Nature Society, Kuala Lumpur.
  6. (1991) “Systematics and Evolution of Spiders (Araneae)”, Annu. Rev. Ecol. Syst. 22, p. 565–592.. doi:10.1146/annurev.es.22.110191.003025. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kaston, B.J. (1953). How to Know the Spiders, Dubuque, Iowa.
  • Jackman, John A. (1997). A Field Guide to Spiders & Scorpions of Texas. Gulf Publishing Company. Houston, Texas. p. 127.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]