Lifto de Monte de San Pedro
Lifto de Monte de San Pedro | |
---|---|
Lifto de Monte de San Pedro | |
funikularo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Korunjo (Galegio)![]() |
Transportsistema speco | Dentrada lifto |
Komenco de trafiko | 4-a de aprilo 2007 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 100 m |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 1 |
Nombro de stacioj | 2 |
Aliaj informoj | |
Posedanto | Urbodomo de Korunjo |
Transportisto | Urbodomo de Korunjo |
La Lifto de Monte de San Pedro (hispane Elevador del Monte de San Pedro, galege Ascensor panorámico do Monte de San Pedro) estas sfera dentrada lifto situanta en la urbo Korunjo. Ĝi estis malfermita en aprilo 2007 kaj ligas la promenejon de la urbo kun parko Monte de San Pedro. La lifto estis dezajnita kaj konstruita fare de la firmao de Narón Ártabro Samdeu.
Ĝi estas metala sfera strukturo de futurisma dezajno, konstruita per neoksideblaj ŝtalaj profiloj kaj kurbaj polikarbonataj platoj. La vojaĝo, kiun ĝi realigas, estas 100 metrojn longa, grimpante 63 metrojn altan rokan muron, kio ebligas vidi la tutan golfeton de Orzán. La vojaĝo daŭras 3 minutojn kaj 20 sekundojn.
La vojaĝo havas prezon de 3 eŭroj, kvankam estas reduktitaj tarifoj por diversaj grupoj kiel infanoj aŭ pli ol 65-jaruloj.
Ĝi ne havas konekton kun urbaj buslinioj, kvankam linioj 3, 3A, 12 kaj 14 havas haltejon en la proksimeco de la parko Monte de San Pedro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Koordinatoj: 43° 22′ 39.66″ N 8° 25′ 54.93″ U / 43.3776833 °N, 8.4319250 °U (mapo)