Lifto por rulseĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lifto por rulseĝo ĉe antaŭa pordo de urbana buso en Portland, Oregon, en 2010
Buso en Prague kun lifto por rulseĝo, 2006

Lifto por rulseĝo estas elektra ilo por levado de rulseĝo kun ĝia uzanto. Li bezonas tiun por trapasi ŝtupon aŭ alian vertikalan malhelpon. Ĝi povas levi la rulseĝon eĉ pli etaĝa alto. Ĝi havas pleje du haltejojn, sed rare oni faras ankaŭ aliajn haltejojn. Ĝi povas porti unu rulseĝon aŭ alian helpilon kun pakoj. Estas tipoj, kiuj lasas sidi la uzanton en lia helpilo, sed estas tipoj, kiuj povas levi nur la helpilon, eble faltite.

Oni povas ŝtiri ĝin per butono. Ĝi povas havi akumulatoran motoron, kiuj loko estas en la moviĝanta parto. La reta motoro lokiĝas en supra parto de la baro. Oni povas facile lerni uzi ĝin, sed foje li bezonas helpon. La helpanto iras flanke de la rulseĝo, kaj povas helpi stiri al aŭ el de la ilo.

Instalado[redakti | redakti fonton]

Por instali ĝin, oni bezonas lokon por la plato, kaj por ke rulseĝoj povus stiri al kaj de ĝi. Gravas ankaŭ dimensionoj de la ŝtuparo, latitudo, grandeco de turnoj, kaj grandeco de spaco antaŭ la plej malsupra ŝtupo. Oni povas instali ĝin en hejmoj, en oficejoj, aŭ veturiloj. Ĝi similas al ŝtuparlifto, sed tiu portas nur la uzanton sen lia rulseĝo. En iuj landoj estas leĝoj pri alirebleco, kaj instalado pri lifto por rulseĝo. Malaltplankaj veturiloj estas alireblaj ankaŭ sen tiu ilo, kaj iĝis pli oftaj ol veturiloj kun lifto de rulseĝo. Estas ankaŭ leĝoj, kiuj priskribas, ke parkejoj devas doni la bezonitan areon por veturiloj kun lifto por rulseĝo.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Por kamionoj estas ramploj pli malmultekostaj, kaj pli oftaj ĉe minikamionoj. Oni preferas la lifton por pli grandaj kamionoj. Ambaŭmanaj tipoj povas porti maksimume 800 pundojn, sed necesas plian lokon, do oni instalas ĝin malantaŭe. Unumanaj tipoj ne povas levi 800 pundojn, sed estas malpli grandaj kaj malpezaj. Oni instalas la liftojn kun sekuraj iloj.[1]

En 2002, oni raportis pli liftoj, kiuj portas la uzanton en stirejo, do li povas stiri la kamionon.[2] Oni povas levi ankaŭ handikapulan skoteron per ĝi. Ankaŭ aŭtoj povas havi similan ilon. Ĝi estas uzebla ankaŭ por uloj, kiuj ne povas iri piede aŭ havas tre malfortan muskolaron. Ĝi estas konstruita al la pordo, kiu malfermas aŭtomate. Oni devas falti la rulseĝon, fiksi ĝin akurate, kaj la ilo aŭtomate levas ĝin en la aŭto. Fine la pordo aŭtomate fermiĝas.

Rulseĝo ĉe liftsistemo instaligita en pordo
Lifto por rigidaj aŭ pezaj rulseĝoj

Eksteraj ekzemploj havas kabinon kun pordoj, kiuj defendas kontraŭ vetero kaj eblas veni en aŭ el. Enaj similas pli al liftoj, kaj kostas pli malmulte. Iuj modeloj, ekzemple Savaria V-1504 pli similas al liftoj.

Mobila tipo estas faltebla en rolo, kiu kiun oni ŝovas sub la manteniloj. Ĝi povas porti la rulseĝon faltite, en ĝia kofrujo. Oni devas fiksi la rulseĝon antaŭ levado. La uzanto devas esti sufiĉe krafta kaj mobila por uzi la ilon. Ĝi povas porti nur 20 kg-ojn.

Funikularaj sistemoj povas precipe movi rulseĝon en aŭ el kofrujo. La rulseĝo estas ne devige faltebla. Ĝi devas esti akurate fiksita per hokoj. La ilo levas kaj mallevas ĝin en la kofrujo. La ilo povas levi maksimume 40 - ca. 180 kg-ojn.

Levilaj sistemoj estas aŭtomataj. Ĝi ne povas levi rulseĝon kun ĝia uzanto. Estas tipoj, kiuj postulas falti ĝin. La faltita rulseĝo povas kuŝi aŭ portita starante. Tiu lasas spacon ankaŭ por pakoj. Simila tipo povas esti intergrita en tegmento, kaj povas levi faltitan rulseĝon en surtegmento. Ĝi povas esti maksimume 20 kg-oj. Tiu ilo estas ankaŭ aŭtomata.

Pli simplaj estas rampoj, kiuj estas pleje el aluminio aŭ stalo. Tiuj bezonas aldonan helpon, kiu pakas la rampon en kaj el. Se oni havas multan spacon, la rampo povas esti tial malkruta, ke la uzanto povas stiri mem en. Oni povas fiksi rampon al la veturilo, kaj levi ĝin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-09. Alirita 2020-06-14.
  2. Health Equipment for Farmers who use Wheelchairs. US Center for Disease Control (Aprilo 2002). Arkivita el la originalo je 9a de junio 2009.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wheelchair lift en la angla Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Korlátlift en la hungara Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rollstuhlverladehilfe en la germana Vikipedio.