Ligna konstruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia ĉevronotegmento kun kusanta tegmenta trabaro; la tegmenta trabaro laŭ malvasta senco estas bildigita blue

Lignokonstruado estas la kampo de la konstrufako, kiu uzas la konstrumaterialon ligno. La rezulto de lignokonstruado oni nomas lignokonstruaĵo. Krom masivligno oni ankaŭ uzas lignaĵojn kiel ekzemple tavollignon.

Lignokonstruado estas malnova kaj memstara fako, kiu distingiĝas per siaj specifaj teknikoj kaj materialoj ekzemple de la masonado, la ŝtalbetona aŭ la ŝtala konstruado. Oni distingas inter la ĉarpentista kaj la inĝeniera lignokonstruado evoluinta ekde la fino de la 19-a jarcento.

Lignokonstruado ofte estas kombinata kun aliaj konstruteknikoj. Ekzistas ekzemple lignotrabaj plafonoj en la masonado, tegmentaj trabaroj sur konstruaĵoj el masonaĵo aŭ betono kaj por multaj aliaj uzokampoj.

En la lastaj jaroj oni konstruis multajn antaufabrikitajn domojn. Tiu ĉi speco de lignodomoj ofte tre energiŝparaj kaj la konstruado estas malpli kosta ol individua konstruado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]