Ligna sakrala arkitekturo en Slovakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de preĝejoj en Slovakio
Ligna preĝejo en Hervartov enskribita en listo de Monda heredaĵo de Unesko
Ligna templo en Bodružal enskribita en listo de Monda heredaĵo de Unesko
Ligna Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Tvrdošín enskribita en listo de Monda heredaĵo de Unesko
Ligna templo kaj sonorilturo Ladomirová enskribita en listo de Monda heredaĵo de Unesko.
Nová Polianka skanzeno Svidník
Svidník
Tatranská Javorina
Príkra, templo de sankta Mikaelo el la jaro 1777

Ligna sakrala arkitekturo estas brilaĵo de la slovaka popola arkitekturo. Ĝi troviĝas plejparte en nordoriento de Slovakio kaj plimulto devenas el la 17-a kaj la 18-a jarcento. Apartaĵo estas, ke la objektoj estas konstruitaj eksplicite el ligno kaj dum ilia konstruado povis esti uzita eĉ ne unu najlo. Ili karakterizas sin per origineco kaj unika teknike-artista solvo. En Slovakio konserviĝis 61 lignaj sakralaj konstruaĵoj - 44 temploj (grekkatolikaj kaj ortodoksaj), 11 romkatolikaj preĝejoj kaj 6 evangeliaj artikolaj preĝejoj.

Architekturo[redakti | redakti fonton]

Fundamenta konstruo estas fostodoma. Krom ortangulaj konstruoj eblas trovi ankaŭ poligonalajn konstruajn elementojn. Multaj el ili estas tripartaj, kion simbolas Sanktan Triopon. Tiu ĉi simbolo estadas emfazita ankaŭ per triunuo direkte al okcidento plialtiĝantaj turoj. Ŝinda tegmento portas ankaŭ signojn de la popola arikterturo en aspekto ĉarpentisto-lignogravuraĵaj geometriaj ornamaĵoj. Per maniero de metado de la ŝindoj, kestigaj tabuloj kaj lameloj estadas ankaŭ validigitaj diversaj modeloj. En dekoraj elementoj estis uzataj ankaŭ metalaj objektoj. Atentemon meritas feraj krucoj.

Baza elemento de la lignaj temploj estas ikonostazo (el la greka eikon = bildo kaj stasis = konstruaĵo), kio estas propre ligna muro kun bildoj apartiganta altaron de la cetera parto de la templo. Ikonoj estas lokigitaj en preciza vico, ilia nombro kaj komponaĵo estas anticipe donita. El artista vidpunkto la ikonostaso kunigas en si arkitekturon, pentraĵon kaj dekoratan lignogravuraĵon. La interno ofte estadas ornamita per surmuraj kaj surplafonaj pentraĵoj. Temoj de la pentraĵoj devenas el Malnova kaj Nova testamento kaj pentristoj tiel per simplaj esprimaj rimedoj konatigis la popolon kun ties enhavoj.

Laŭ historiaj fontoj estis en Slovakio proksimume 300 lignaj sakralaj konstruaĵoj, el kiuj konserviĝis al ni malpli ol 70. 27 el ili estis en la jaro 1968 proklamitaj kiel nacia kultura memorindaĵo. Inter la plej malnovaj preĝejoj apartenas pro gotika stilo influitaj romkatolikaj temploj. Unikaj estas ankaŭ evangeliaj artikolaj predikistaj temploj kun bazplano en formo de greka kruco. La plej nombran grupon kreas lignaj grekkatolikaj ortodoksaj temploj de rutena etno. En plimulto de la temploj regule okazas diservoj.

Listo de Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lignaj preĝejoj en slovaka parto de Karpatoj.

Komitato de Organizaĵo de UN por edukado, scienco kaj kulturo (UNESCO) dum kunsido la 8-an de julio 2008 en kanada Kebeko decidis pri envicigo de kelkaj slovakaj lignaj temploj en liston de Monda kultura kaj natura heredaĵoj.

Temas pri romkatolikaj preĝejoj en Hervartov kaj Tvrdošín, evangeliaj artikolaj preĝejoj en Leštiny, Hronsek kaj Kežmarok kaj grekkatolikaj temploj en Ruská Bystrá, Bodružal kaj Ladomirová.

Listo de municipoj kun lignaj sakralaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Orientslovakaj lignaj preĝejoj.

Laŭ leĝo pri protekto de memorindaĵoj el la jaro 1987 estis du kategorioj de la memorindaĵoj - la kulturaj memorindaĵoj kaj la naciaj kulturaj memorindaĵoj. Nuntempe valida leĝo n-ro 49/2002 konas nur unu kategorion de la memorindaĵoj, nome la naciaj kulturaj memorindaĵoj. Dike estas markitaj lokoj - laŭ la eksa leĝo la naciaj kulturaj memorindaĵoj (NKP), do tiuj plej valoraj.

Grekkatolikaj lignaj ortodoksaj temploj[redakti | redakti fonton]

Romkatolikaj lignaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Evangeliaj artikolaj lignaj temploj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Artikola preĝejo.

Ortodoksaj lignaj temploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Drevené gréckokatolícke chrámy na východnom Slovensku. Bardejov a okolie. Prešov : PETRA n.o., 2007. 152 s. ISBN 978-80-8099-009-1
  • Drevené gréckokatolícke chrámy na východnom Slovensku. Svidník a okolie. Prešov : PETRA n.o., 2007. 160 s. ISBN 978-80-8099-010-7
  • Drevené gréckokatolícke chrámy na východnom Slovensku. Humenné, okolie a iné. Prešov : PETRA n. o., 2008. 144 s. ISBN 978-80-8099-032-9
  • Kosť, Michal - Ivan Marko - Jaroslav Popovec: KARPATSKÁ DREVENÁ CESTA SLOVAKIA. Úvod do karpatoturistiky 21. storočia. Záchrana a obnova NKP - DREVENÉ CHRÁMY POD DUKLOU n. o.. 102 s. ISBN 80-968832-4-0