Ligo de Ĉampionoj de UEFA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ligo de Ĉampionoj
de UEFA
angle  UEFA Champions League
organizanto  UEFA
unuafoje organizita  1955/1956 (je la nomo "eŭropa pokalo de ĉampionaj kluboj", angle European Champions Clubs’ Cup
teamoj  32 (grupa fazo)
nuna ĉampiono  Manchester City F.C. (2022/23)
rekorda ĉampiono  Real Madrid (14-foje ĉampiono)
rekorda futbalisto  Cristiano Ronaldo (140 goloj)

La Ligo de ĉampionoj de UEFA aŭ Ĉampiona Ligo de UEFA, ĝis 1991 "eŭropa pokalo de ĉampionaj kluboj", estas konkurso de UEFA pri la eŭropaj profesiaj viraj futbalteamoj. Ĝi okazas ĉiujare kaj kun la Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj la UEFA-pokalo konsistigas la plej gravajn futbalajn eventojn en Eŭropo.

trofeo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA

Historio[redakti | redakti fonton]

La ideo pri eŭropa superligo aperis komence de la 1950-aj jaroj kaj apogiĝis je ideoj de Mitropapokalo, okazionta ekde 1927 ĝis komenco de la dua mondmilito. Tiu konkurso okazis inter teamoj de Aŭstrio, Hungario, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio kaj pli poste Italio.

Similajn spertojn kolektis fine de la 1940-aj jaroj la Coupe Latine, en kiu ludis venkintoj de Italio, Francio, Hispanio kaj Portugalio.

Ĝis 1991 okazis tujelfala sistemo, sed poste ĝi ŝanĝiĝis al grupigo kiel ĉe monda ĉampionado. Nun 32 teamoj estas kvalifikita en tri raŭndoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]