Ligo por Programiga Libereco
Ligo por Programiga Libereco | ||
---|---|---|
League for Programming Freedom | ||
![]() | ||
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1989 vd | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Richard Stallman vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ligo por Programiga Libereco aŭ angle League for Programming Freedom (LPF) estis fondita en 1989 fare de Richard Stallman por unuigi verkistojn de libera programaro same kiel programistojn de proprieta programaro por batali kontraŭ programaraj patentoj kaj la etendo de la amplekso de kopirajto. Ilia emblemo estas la Statuo de Libereco tenanta disketon kaj magnetan bendon.
Inter aliaj iniciatoj, la Ligo komencis la kampanjon "Bruligu ĉiujn GIFojn" en opozicio al la agoj de la usona firmao Unisys: la bildformaton GIF, kiun disvastigis la firmao CompuServe, uzis la en 1983 kreitan kaj komence publike priskribitan metodon «LZW» de senperda datumkompaktigo. Tamen jam en 1985 la kreinto de LZW ricevis usonan patenton pri ĝi, kiu poste transiris al la firmao «Unisys», kiu inter la jaroj 1993 kaj 1994 komencis tribunale persekuti programistojn (kaj firmaojn, kiuj dungis ilin), kiuj uzis LZW en devigado de ilia patento.
La ligo produktis bultenon, Programming Freedom en 11 numeroj de 1991 ĝis 1995.
La ununura evento kiu havis la plej grandan influon sur la kreado de la Ligo estis la procesoj de Apple kontraŭ Microsoft pri supozeblaj kopirajtaj malobservoj de la intuitiva dezajno de la operaciumo MacOS de la Makintoŝoaj komputiloj de Apple en la evoluo de la operaciumo Vindozo. Post kiam la proceso finiĝis, la ligo endormiĝis sed estis revivigita en 2010 pro la kresko de zorgiĝo de multaj eksaj membroj pri pli striktaj kaj limigiaj programaraj patentoj.