Ligro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ligroj en la amuzparko Everland (Sud-Koreio)

Ligro estas hibrido naskita el kuniĝo de virleono kun tigrino. Ligro distingiĝas de sia similulo tigrono, kiun naskas leonino kaj virtigro.

Ligroj ekzistas nur en zoologiaj parkoj ĉar tiaj kuniĝoj estas tre malprobablaj en la natura medio interalie pro la distanco inter la vivareoj de ambaŭ specioj kaj, pli ol ĉio, pro la diferenco de iliaj kondutoj.