Likasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Likasto (el la greka Λύκαστος, tiu kiu loĝas kun lupoj) estas la nomo de diversaj roluloj de la greka mitologio:

Likasto, reĝo de Kreto[redakti | redakti fonton]

Li estis filo kaj heredinto de Minoo, fama reĝo de Kreto kaj filo de Zeŭso kaj Eŭropo. Lia patrino estis Itono, filino de Liktio, aŭ Kreto, eponima nimfo de la insulo.

Likasto edziĝis al Ido, filino de Koribaso kaj eponima de la samnoma monto. Per ŝi, Likasto estis la patro de la dua Minoo, kiu sekvis lin en la trono de Kreto[1].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de KretoPoste:
Minoo la 1-aLikastoMinoo la 2-a

Likasto, amanto de Eŭlimeno[redakti | redakti fonton]

Li estis kretano kiu enamiĝis de la bela Eŭlimeno, kvankam ŝia patro (Cidono, reĝo kaj fondinto de la urbo Cidonio) promesis edzinigi ŝin al Aptero. Tamen, Cidono konsultis orakolon por scii la plej bonan manieron venki en tiama milito, kaj ĝi konsilis lin oferi virgulinon al la dioj. Tiam, li organizis lotadon inter la fraŭlinoj de Cidonio, kaj la sorto elektis ĝuste lian filinon, Eŭlimeno.

Por salvi ŝin, Likasto konfesis ke li seksumadis kun la princino, sed la loĝantaro kredis ke tio temis nur pri mensoga ekskuzo kaj fine Eŭlimeno estis oferita kun la kunsento de ŝiaj kruelaj patro kaj edzonto, kiuj nur interesiĝis pri la milita sukceso. Posta ekzameno pravigis Likaston, kiu estis mortigita per embusko de Aptero, kiam li eksciis pri la nefideleco de sia estonta (kaj jam mortita) edzino[2].

Likasto, filo de Areso[redakti | redakti fonton]

Likasto kaj sia ĝemelo Parasio estis filoj de la milita dio Areso kaj Filonomo, filino de Niktimo. Ĵusnaskitaj, ilia patrino ĵetis ilin al rivero Erimanto, sed lupino salvis kaj mam-nutris ilin ĝis kiam la ŝafisto Gilifo trovis la fratojn kaj zorgis pri ili kiel patro[3]. La simileco de tiu rakonto kun tiu de Romulo kaj Remo evidentiĝas.

Likasto, vartistino de Dionizo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis unu el la vartistinoj de la dio Dionizo, kiu bezonis ĝin ĉar ŝia patrino mortiĝis pro peti ke Zeŭso aperu laŭ lia natura formo, sen scii ke ĝi estis fulmotondre. Likasto akompanis la dion al Barato, dum la fama kampanjo de Dionizo al tiu lando.[4].

Likasto el Lemnoso[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis virino el Lemnoso kiu partoprenis la amasan mortigadon de ĉiuj viroj el tiu insulo. Ŝi eĉ murdis sian fraton Cidimon[5].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

<references>

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  1. Diodoro Sicila, Historia Biblioteko, 4.60.3.
  2. Partenio el Niceo, Am-rakontoj, 36.
  3. Plutarko, Moralia, 36.
  4. Nono el Panonio, Pri Dionizo, 14.219.
  5. Strabo, Telegonio, 5.226.