Likvido (fonetiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Likvida konsonanto)
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

Likvidoj (aŭ likva konsonanto, aŭ pleonasme likvidaj konsonantoj) estas alproksimantaj konsonantoj kiuj ne estas klasigitaj kiel duonvokaloj (glitaĵoj) ĉar ili ne respektivas fonetike al specifaj vokaloj (tiel, por ekzemplo, kiel la komenca [j] en la angla yes respektivas al [i]).

Tipoj de likvidoj[redakti | redakti fonton]

La klaso de likvidoj (aro likvidoj) divideblas en lateralajn likvidojn kaj rhotojn.

(Obstruentaj lateraloj, kiuj estas precipe trovataj en indiĝenaj lingvoj de Norda Ameriko kaj inkluzivas tiajn sonojn kiaj la ɬ, la ɮ, kaj la afrikatojn la , la tɬ', kaj la , estas konsiderataj kiel likvidoj sed ne havas ties altan sonorecon. Nek uzeblas obstruantaj lateraloj sammaniere kiel sonorantaj lateraloj en la lingvoj kie ili troviĝas.)

Tipaj likvidoj en la angla estas la sonoj [l] kaj [ɹ]. En la plejo da eŭropaj lingvoj la litero "r" prezentas alveolaran trilon, kio estas ties valoro en la IFA. En la franca, la germana kaj la dana, la litero "r" prezentas uvularan trilon prononcatan diste malantaŭe en la gorĝo - kvankam en la praktiko uvulara alproksimanto estas la kutima realigaĵo de tiu sono krom en tre zorga parolo.

Iuj eŭropaj lingvoj, ekzemple la itala kaj la serbo-kroata, havas pli ol du likvidajn fonemojn. Tiuj lingvoj tipe havas la aron [l, ʎ, r], kvankam iuj (kia la rusa) havas [lj, ɫ, r].

Likvidoj tra la mondo[redakti | redakti fonton]

Aliloke en la mondo, du likvidoj de la tipoj supre menciitaj restas la plej komuna kombinaĵo, krom en Norda Ameriko kaj Aŭstralio. En Norda Ameriko, la plejmulto de lingvoj tute ne havas rhoton kaj estas granda diverseco de lateralaj sonoj - kvankam la plejo estas obstruentaj lateraloj anstataŭ likvidoj. La plejo da indiĝenaj aŭstraliaj lingvoj estas tre riĉaj je likvidoj, kun iuj havantaj tiel multe kiel sep distingajn likvidojn. Tiuj tipe inkluzivas dentalajn, alveolarajn, retrofleksajn kaj palatalajn lateralojn, kaj tiel multaj kiel tri rhotojn. Tia riĉo en likvidaj konsonantoj iasense kompensas por la malgrandaj vokalaj inventaroj kaj manko de frikativoj de tiuj indiĝenaj lingvoj.

Iuj afrikaj lingvoj ankaŭ faras kontraston inter du rhotoj, kutime trilo kaj frapeto.

Aliflanke, estas multaj indiĝenaj lingvoj kun neniuj likvidoj en la amazona basino kaj orienta Norda Ameriko, kaj ankaŭ kelkaj en Azio kaj Afriko. Polineziaj lingvoj tipe havas nur unu likvidon, kiu povas esti, aŭ lateralo, aŭ rhoto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]