Lili Berky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lili BERKY [berki], hungare Berky Lili (naskiĝis la 15-an de marto 1886 en Győr, mortis la 5-an de februaro 1958 en Budapeŝto) estis hungara aktorino. Ŝiaj gefratoj estis József Berky kaj Kató Berky, ŝia edzo estis Gyula Gózon (ĉiuj aktoroj).

Lili Berky (maldekstre la tria)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lili Berky havis nur 8 jarojn, kiam ŝi komencis sian aktoran karieron. Poste ŝi finis la lernadon en aktora akademio en 1903. Ŝi aliĝis al diversaj teatraj trupoj. En 1917 ŝi edziniĝis al Gyula Gózon, kun kiu ŝi vivis tre harmonie. Ŝi ludis preskaŭ en ĉiuj ĉefurbaj teatroj, ekzemple inter 1935-1949 en Nacia Teatro (Budapeŝto), dume ŝia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Ŝi ricevis premion en 1955.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]