Lili Ország

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lili Ország
Persona informo
Naskonomo Oesterreicher Lili
Naskiĝo la  8-an de aŭgusto 1926(nun 1926-08-08)
en Ĉeĥoslovakio Užhorod (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 1-an de oktobro 1978
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaraĉeĥaslovakagermanaanglaitalahebrea
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • vidartisto
vdr

Lili Ország [orsAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ország Lili estis hungara pentristo, ilustristo. Ŝia origina familia nomo estis Oesterreicher ĝis 1948, ŝia geedziĝa nomo estis Majlát Györgyné.

Lili Ország [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1926 en Užhorod (Ĉeĥoslovakio) (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), ŝi mortis la 1-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lili Ország devenis el juda familio, ŝi apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Ŝi abiturientis en sia naskiĝurbo en 1944, sed pli frue ekde 1937 ŝi desegnadis. Ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1950 kaj ŝi edziniĝis. Ŝia ĉefinstruisto estis István Szőnyi, aliaj instruistoj estis Róbert Berény kaj Lajos Szentiványi (pentristo). Post siaj studoj ŝi laboris en Pupteatro (Budapeŝto) 4 jarojn kiel kreinto de pupoj kaj dekoraciisto. Inter 1954 kaj 1960 ŝi ne havis laborejojn, sed ŝi ilustradis librojn. Ekde 1960 ĝismorte ŝi estis dekoraciisto kaj kostumisto en la Pupteatro. Kelkfoje ŝi faris studvojaĝojn al Bulgario, Prago, Italio.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Baromfiudvar, 1948
  • Kislány fal előtt, 1955
  • Börtön és oltár, 1959
  • Jeruzsálem fala, 1966
  • Ikarosz, 1974
  • Fekete kép ősi jellel I., 1978

Fontoj[redakti | redakti fonton]