Liliodora giganta tervermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Giant Palouse earthworm

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Anelidoj Annelida
Klaso: Clitellata
Subklaso: Oligoĥetoj Oligochaeta
Ordo: Haplotaxida
Familio: Megascolecidae
Genro: Driloleirus
Specio: D. americanus
Driloleirus americanus
Smith, 1897
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La lilioodora giganta tervermo (Driloleirus americanus) estas anelido de la genro driloleiro. En la angla ĝi havas ankaŭ la nomon giganta tervermo de palouse, ĉar oni trovis ĝin en la regiono Palouse de Vaŝingtonio (Usono).

Ĝi povas kreski je 1 m, havas blankan koloron kaj ĉe la buŝaperturo havas rozkoloron.

La vermon ekrigardis unuafoje la sciencisto-esploristo Frank Smith en 1897 kaj laŭ ties priskribo, la besto vivas profunde en la produktema palouse-a grundo. Dum la someraj monatoj, ĝi fosas sin eĉ ĝis 5 metroj por esti en malvarmeto kaj humida ĉirkaŭo. Ĝi rezervas la akvon per la nefridioj (renosimilaj organetoj).

La vermon oni nur tri fojojn vidis depost 1988, sed ĝi ŝajne ne formortis, ĉar unu vermon elfosis Yaniria Sanchez-de Leon, postdiploma studento de la Universitato de Idaho je 2005-05-27.[1][2]

Noto: La vermo Megascolides australis kreskas eĉ 5 m kaj vivas en Aŭstralio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Seattle Times. Alirita 2006-09-09.
  2. . Seattle Times. Alirita 2006-09-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.