Liliputo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Liliputo kaj Blefusko (Hermann Moll, antaŭ 1726)
Kovrilpaĝo de Liliputo; trad: E. M. Prent; 1961

Liliputo (angle Lilliput) estas fikcia lando, kiu unue aperis en la libro La vojaĝoj de Gulivero de brita verkisto Jonathan Swift. En tiu libro tiu Gulivero veturas tra fantaziaj landoj, kie vivas strangaj homoj, kion Swift profitas por kritikado de sia tiama socio. Unu el tiuj landoj estas Liliputo, kies ĉiuj loĝantoj estas nanaj (12-oble pli malgrandaj ol en ordinaraj landoj); tie Gulivero estas monstra giganto. La najbara insulo (kies loĝantaroj estas ankaŭ nanaj) estas nomita Blefusko kaj oni komprenas, ke la insuloj satire aludas al Britio kaj Francio.

Gulivero ĉirkaŭita de regnanoj de Liliputo.

Laŭ la libro, Gulivero estis en Liliputo de 1699 ĝis 1701 jaro.

De tie la koncepto Liliputo alpasis al aliaj fantaziaj verkoj aŭ rakontoj kaj poste al kutima parolado, kie oni povas uzi ĝin kiel radikan vorton por nanega, tio estas "liliputa homo", "liliputa meblaro", ktp.

Oni ne forgesu, ke Esperante tiu vorto povus signifi "puto kie estas lilioj" aŭ "kie oni forĵetas liliojn", kio ebligas spritaĵojn, vortoludon, trompojn, ktp.

Loko. Ĉefurbo

Laŭ la libro, Liliputo estas ŝtato sur insulo lokiĝanta en Hinda oceano, ne tre fore de Aŭstralio.

Ĉefurbo de Liliputo estas Mildendo.

Specifikecoj

Homoj, animaloj kaj ĉiuj objektoj (kaj natura, kaj fare de homoj) en Liliputo estas 12-oble pli malgrandaj ol en ordinaraj landoj. Probable, homoj de Liliputo vivas iom pli mallonge ol homoj de ordinaraj landaj; ekzemple, aŭtoro skribas "ne tre juna" pri imperiestro, kies aĝo estas 28 jaroj kaj 9 monatoj. En Liliputo baza unuo por mezurado de longaj periodoj de tempo estas monato (nomata "luno").

Formo de regado

Liliputo estas monarkio. La ĉefo de la ŝtato estas imperiestro. Parlamento probable ne ekzistas (ĝi neniam estas menciata en la libro). La imperiestro enoficigas ministrojn; ĉi tiuj enoficigoj ofte dependas de nivelo de scipovo danci sur ŝnuro (tiaj dancoj estas grava genro de amuzoj en la kortego).

Politikaj partioj de Liliputo astas partio de "trameksanoj" kaj partio de "slameksanoj". "Trameksanoj" portas ŝuojn kun altaj kalkanumoj, "slameksanoj" - kun malaltaj. La imperiestro estas "slameksano", tial nur "slameksanoj" rajtas esti ŝtataj oficistoj.

Religio

Liliputanoj kredas al difinita religio priskribita en sankta libro nomata Brundrecal (Brundrekalo). Granda profeto en ĉi tiu religio estas Lustrog (Lustrogo).

En la 54. ĉapitro de Brundrekalo estas frazo: "Ĉiuj veraj kredantoj malfermu ovojn ĉe la konvena parto." Problemo pri kiu parto estas konvena estas fonto de grava religia skismo. Antaŭe estis tradicio malfermi ovoŝelojn ĉe la larĝa parto. Sed unu imperiestro, tiutempe estante infano, vundis sian fingron malfermante ovoŝelon ĉe la larĝa parto; kaj lia patro, tiutempa imperiestro, dekretis edikton, ke ĉiuj liliputanoj estas divigita malfermi ovoŝelojn ĉe la pinta parto. Tial "larĝaparta" versio de la religio estas malpermesa en Liliputo, sed adeptoj de ĉi tiu versio ekribelas de tempo al tempo.

Scienco kaj teĥniko

Nivelo de scienco kaj tekniko de Liliputo ĉirkaŭ 1700 jaro estas simila de tiu de tiatempa Eŭropo, sed nemulte pli malalta. Liliputanoj ne scias pafarmilojn kaj probable ne havas mekanikajn horloĝojn. Ili scias nur du landojn: Liliputon kaj Blefuskon; Gulivero estas unua reprezentanto de tria lando en la historio de Liliputo.

Kulturo, leĝoj kaj kutimoj

En Liliputo friponado estas pli serioza krimo ol ŝtelo; puno pro friponado estas preskaŭ ĉiam mortpuno. Falsa atesto estas tre serioza krimo: se en juĝo akuzato pruvas lian aŭ ŝian senkulpecon, akuzanto estas punato per mortpuno.

Se liliputano pruvas, ke li aŭ ŝi ne rompis leĝojn dum 7 monatoj, li aŭ ŝi ricevas premion kaj honoran titolon.

Ĉiuj infanoj en Liliputo, krom tiuj de kamparanoj, loĝas kaj estas edukata en specialaj ŝtataj establoj ekde la aĝo de 20 monatoj ĝis la aĝo de 15 jaroj (knaboj) aŭ 12 jaroj (knabinoj); gepatroj ne partoprenas en ĉi tiu proceso. Tie reĝimo estas tre severa. Tipo de la establo dependas de socia stato de gepatroj de la infano kaj de sekso de infano.

Almozuloj ne ekzistas en Liliputo.

Proverbo

Ekzistas proverbo pri liliputo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Kresko mamuta, sed saĝo liliputa. 

Vidu ankaŭ

Fontoj

Referencoj

  1. Lernu