Lilit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lilit
mita persono • demono
Informoj
Sekso ina
Edzo/Edzino Adamo • Samael • Kaino
vdr

LilitLilith (el la hebrea: לילית) estas legenda virino de la juda folkoro, el mezopotamia origino. Ŝi estas konsiderata la unua edzino de Adamo, antaŭa al Eva. Laŭ la legendo, kiu ne aperas en la Biblio, ŝi forlasis la Edenon laŭ sia propra iniciato kaj ekloĝis ĉe la Ruĝa Maro, kuniĝante tie kun Samael, kiu iĝis ŝia amanto, kaj kun aliaj demonoj. Pli malfrue, ŝi demoniĝis kiu ŝtelis la infanojn en siaj luliloj dum la nokto kaj kuniĝas al la viroj kiel sukubo, generante idojn (la lilim) per la spermo kiujn la viroj nevolonte elverŝas dum la dormado (polucio). Ŝi estas reprezentita kun ina, bela aspekto, kun la hararo longa kaj frizita, kutime blonda aŭ ruĝhara, kaj kelkfoje kun flugiloj.

Lilit (1892), de John Collier.

Lilit en la mezopotamia mitologio[redakti | redakti fonton]

La origino de Lilit verŝajne troviĝas en Lilitu kaj Ardat Lili, du inaj demonoj mezopotamiaj, samtempe rilatiĝintaj kun la malbona spirito Lilu. En la nomoj de tiu ĉi familio aperas la vorto lil, kio estas vento, aerospirito. La judoj ekziliĝintaj en Babilono alportis en sian hejmlandon la kredon je tiu ĉi malbona estaĵo, kies nomo, adoptita al la hebrea fonetiko kiel לילית (Lilith), rilatiĝis kun la paronima hebrea vorto ליל, laila, ‘nokto’.

Lilit en la hebrea mitologio[redakti | redakti fonton]

Lilit en la Biblio[redakti | redakti fonton]

La sola mencio en la Biblio pri tia estaĵo aperas en Jesaja 34:14:פגשו ציים את־איים ושעיר על־רעהו יקרא אך־שם הרגיעה לילית ומצאה לה מנוח׃. En pluraj versioj de la Biblio ŝia nomo ne aperas, ĝi estis tradukita kiel nokta birdo, kutime strigo. Tiun ekzemplon ankaŭ sekvis la traduko en esperanto. Ĝi diras tiele: Kaj renkontiĝos tie sovaĝaj katoj kun sovaĝaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon.

La legendo pri Lilit[redakti | redakti fonton]

ELa origino de la legendo kiu prezentas Liliton kiel unuan edzinon troviĝas en rabena interpreto de Genezo 1,27. Antaŭ ol ekspliki ke Javeo donis al Adamo edzinon nomata Eva, kreita el lia ripo (Genezo 2:4-25)), la teksto diras: « Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin». Kvankam hodiaŭ tio estas eksplikata kiel unu sama afero dufoje klarigata, alia ebla interpreto estas tiu ke Dio unue kreis inon laŭ sia bildo, kreita samtempe kun Adamo, kaj nur pli malfrue li kreis el la ripo de Adamo Evan. La unua virino kiun la Genezo 1,27 aludas estus Lilit, kiu forlasis sian edzon kaj la Edenon.

La legendo havas rilatojn kun magi-religia juda tradicio: la kutimo meti amuleton ĉe la kolo de la ĵusnaskitoj, kun la nomo de tri anĝeloj (Snvi, Snsvi, Smnglof).

Adamo kaj Lilit neniam harmonie vivis, ĉar kiam li volis amoradi kun ŝi, Lilit sentis sin ofendita pro la kuŝ-pozicio kiun li postulis al ŝi. «Kial mi devas kuŝi sub vi? —ŝi demandadis—: ankaŭ mi estis kreita el la polvo, kaj pro tio, mi estas egala al vi. Adamo intencis devigi ŝin obei, Lilit, ĉagrenita, prononcis la magian nomon de Dio, leviĝis tra la aero kaj lin forlasis.

Elirinte el la Edeno, ĉe la borodj de la Ruĝa Maro (hemo de multaj demonoj). Tie ŝi amoradis kun la demonoj, akuŝante la lilimojn. Kiam tri anĝeloj de Dio iris serĉi ŝi (Snvi, Snsvi kaj Smnglof), ŝi malakceptis reveni. La ĉielo punis ŝin mortigante cent el ŝiaj fiiloj ĉiutage. De tiam, la judj tradicioj mezepokaj diras ke ŝi klopodas venĝi sin mortigante la infanojn malpli ol 8jaraĝa, necirkumciditaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Graves, Robert kaj Raphael Patai, Los mitos hebreos [Hebrew Miths: The Book of Genesis, 1964]. Madrido: Alianza Editorial, 2000.
  • Marcos Casquero, Manuel-Antonio: Lilith. Evolución histórica de un arquetipo femenino, Universitato de Leono, 2009. 440 pp. ISBN 978-84-9773-473-8
  • Posadas, Carmen kaj Sophie Courgeron: A la sombra de Lilith: en busca de la igualdad perdida, Barcelono: Eldonejo Planeta, 2004.
  • Theodor, Julius (1849-1923) kaj Chanoch (Hanokh) Albeck (1890-1972): Bereschit Rabba: mit kritischem Apparat und Kommentar [1912], du volumoj. Berlino: Pöppelmann, 1927.
  • Palestine Exploration Quarterly, Londres, 1959, págs. 55, 56.