Lilla Szilágyi Bulyovszkyné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lilla Szilágyi)
Lilla Szilágyi Bulyovszkyné
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1833 (1833-05-25)
en Kluĵo
Morto 11-an de decembro 1909 (1909-12-11) (76-jaraĝa)
en Graz
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Pál Szilágyi (aktoro)
Frat(in)o Béla Szilágyi (aktoro)
Edz(in)o Gyula Bulyovszky (ĵurnalisto)
Okupo
Okupo aktorotradukistoverkisto • teatra aktoro • kantisto
vdr

BULYOVSZKYNÉ Szilágyi Lilla [bujovskine' sila'dji] estis hungara aktorino, verkistino naskita en Koloĵvaro la 25-an de majo 1833 kaj mortinta en Graz la 11-an de decembro 1909. Ŝia patro estis Pál Szilágyi (aktoro), ŝia edzo ekde 1848 estis Gyula Bulyovszky (ĵurnalisto).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis infanaktorino en Koloĵvaro, poste inter 1842 kaj 1846 en Nacia Teatro de Pest. En 1857 ŝi studvojaĝis en Parizo, en 1858 en Germanujo. En 1859 ŝi aperis en teatro de Gotha. Ŝi gastludis en Breslau, Coburg, Meiningen, Dresden, Stuttgart, Frankfurt. En 1861 ŝi dungiĝis al Dresden, en 1867 ŝi iĝis ano de kortega teatro de Munkeno. En 1875 ŝi revenis Hungarujon kaj en 1878 ŝi retiriĝis.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Lecouvreur Adrienne (Scribe–Legouvé);
  • Cordélia (Shakespeare: Lear király);
  • Júlia (Shakespeare: Rómeó és Júlia);
  • Miller Lujza (Schiller: Ármány és szerelem);
  • Gauthier Margit (Aleksandro Dumas la juna: A kaméliás hölgy);
  • Stuart Mária (Schiller);
  • Ophélia (Shakespeare: Hamlet);
  • Donna Diana (Moreto);
  • Clärchen (Goethe: Egmont);
  • Sappho (Grillparzer).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Noveloj (Pest, 1855–1857);
  • Mein Reisetagebuch (Pest, 1858);
  • Norvégiából (1866).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.