Lillebonne
Lillebonne | ||
komunumo | ||
komunuma muzeo
| ||
|
||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Normandio | |
Departemento | Seine-Maritime | |
Kantono | Bolbec | |
Arondismento | Le Havre | |
komunumaro | Communauté de communes Caŭ vallée de Seine | |
Situo | Lillebonne | |
- koordinatoj | 49° 31′ 08″ N 00° 32′ 03″ O / 49.51889 °N, 0.53417 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 66 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 16 m s. m. | |
Areo | 14,66 km² (1 466 ha) | |
Loĝantaro | 8 926 (2012) | |
Denseco | 608,87 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 76170 | |
INSEE | 76384 | |
![]() | ||
Retpaĝo: ville-lillebonne.fr | ||
Lillebonne estas administra komunumo de Francio en la regiono Normandio (Haute-Normandie) kaj la departemento Seine-Maritime, en la nordo de la lando. La komunuma centro situas 4 kilometrojn norde de la rivero Seine, 30 kilometrojn oriente de la urbocentro de Le Havre kaj de la bordo de la Atlantika Oceano.
En Lillebonne naskiĝis la esperantistino Jacqueline Trésorier (1919-1996). Esperantistino kaj UEA-membro dum pli ol 50 jaroj, ŝi 25 jarojn estis vicdelegito kaj delegito en Nevers (Francio), kaj esperantistigis ankaŭ siajn gefilojn: ŝia filo Claude estas delegito de UEA en Göttingen (Germanio). En 1951 por la aĉeto de kastelo Greziljono, ŝi interkonsentas kun Henri Micard pruntedoni 250 000 FRF, t.e. sian tutan ŝparitan monon kiun ŝi havis kun sia edzo por aĉeti domon. Dum la du unuaj jaroj ŝi estis samtempe kasistino de kastelo Greziljono kaj de la franclingva sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), nomata Groupement des Enseignants d'Espéranto (GEE, grupiĝo de instruistoj de Esperanto). Ŝi demisiis por ke oni ne akuzu ŝin esti tro enplektita en ambaù institucioj. Ŝi kunlaboris en Greziljono ĉefe dum la komenco (1951-1961), post familiaj kaj sana problemoj revenis dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.