Lilli Schweiger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lilli Schweiger
Lilli Schweiger en 2011
Lilli Schweiger en 2011
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de julio 1998(nun 1998-07-17) (22‑jara)
en en Berlino, Germanio
Lingvoj germana lingvo [#]
Loĝloko Hamburgo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Patro Til Schweiger [#]
Patrino Dana Schweiger [#]
Gefratoj Valentin Florian SchweigerLuna SchweigerEmma Schweiger [#]
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Lilli SCHWEIGER (naskiĝis la  17-an de julio 1998(nun 1998-07-17) en Berlino, Germanio, do nun 22-jara) estas germana infana aktorino kaj la filino de Til Schweiger.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lilli Schweiger estas filino de la germana aktoro Til Schweiger kaj la usona mododezajnistino Dana Schweiger. Ŝi havas tri gefratojn: Valentin (frato), Luna kaj Emma Schweiger (fratinoj).

En kineja filmo ŝi unuafoje aktoris en aĝo de ok jaroj: en la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo Keinohrhasen ("senorelaj leporoj"). En 2009 ŝi havis pli etan rolon ankaŭ en la filma daŭrigo Zweiohrküken ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj). Ekde la jaro 2011 ŝi kun siaj du fratinoj prezentas la pribestan germanlingvan televidan serion Die Pfotenbande ("la bestopieda bando").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]