Lillian Smith (aŭtoro)
| Lillian Smith | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 12-an de decembro 1897 en Jasper | ||||
| Morto | 28-an de septembro 1966 (68-jaraĝa) en Atlanta | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | mama kancero | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Instituto Peabody Piedmont University (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | romanisto • eseisto • aktivulo • redaktisto • verkisto | ||||
| Laborkampo | eseo vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lillian Eugenia SMITH (n. la 12-an de decembro 1897 en Jasper, Florido; m. la 28-an de septembro 1966 en Atlanta, Georgio) estis usona verkistino kaj socia kritikisto. Ŝi famiĝis ĉefe pro sia dumviva engaĝiĝo al la batalo kontraŭ rasa apartigo en la sudaj ŝtatoj kaj pledis por la forigo de la lLeĝoj Jim Crow. Ŝia romano *Strange Fruit* (Stranga Frukto, 1944), kiu estis polemika post sia publikigo, igis ŝin vaste konata.
Lillian Smith ofte interŝanĝis opiniojn kun Eleanor Roosevelt, kaj ŝi amikiĝis kun Martin Luther King kaj aliaj nigrulaj kaj blankulaj virinoj ĉefroluloj de la Movado por civitaj rajtoj, en kiu ŝi restis kontinue implikita ĝis la fino de sia vivo. Ŝia persona fokuso estis la situacio de virinoj kaj infanoj.
En Usono, Lillian Smith estis retrovita en la lastaj jardekoj kiel aktivulino por socia justeco, sed ankaŭ rilate al la emancipiĝo de lesbaj vivstiloj.
Verkaro (elektita)
[redakti | redakti fonton]- Strange Fruit (1944), (ISBN 9781568494203), OCLC 184751847
- Killers of the Dream (1949), (ISBN 9780393311600), OCLC 951462511
- The Journey, New York: Norton (1954), OCLC 745967889
- Now Is the Time, New York: Viking Press (1955), (ISBN 9781578066315). OCLC 53091211OCLC 53091211
- One Hour, Chapel Hill: University of North Carolina Press (1959), OCLC 962028726 – atako kontraŭ Makartiismo en la formo de romano
- Memory of a Large Christmas, New York: Norton (1962), (ISBN 9780820318424). OCLC 53263972OCLC 53263972
- Our Faces, Our Words, New York: W.W. Norton (1964), OCLC 558156250 – odo al la neperforta rezisto de la movado por civitanaj rajtoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lillian Smith Book Award History @ University of GeorgiaArkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine 2006-09-01 fare de la Wayback Machine
- National Women's History Project biography section
- Bruce Clayton, "Lillian Smith (1897-1966)"Arkivigite je 2006-12-17 per la retarkivo Wayback Machine 2006-12-17 fare de la Wayback Machine, The New Georgia Encyclopedia
- The Lillian E. Smith Center of Piedmont University Arkivigite je 2015-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Miss Lil's Camp - a documentaryArkivigite je 2006-07-01 per la retarkivo Wayback Machine 2006-07-01 fare de la Wayback Machine
- "Lillian Smith: Breaking the Silence" - a 2019 documentary Arkivigite je 2022-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Stuart A. Rose Manuscript, Archives, and Rare Book Library, Emory University: Lillian Eugenia Smith collection, 1940–1962[rompita ligilo]

