Lily-Rose Depp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lily-Rose Depp
Lily-Rose Depp Cannes 2017.jpg
Persona informo
Naskonomo Lily-Rose Melody Depp
Naskiĝo 27-an de majo 1999 (1999-05-27) (23-jara)
en Parizo
Etno Francoj • usonanoj [#]
Lingvoj francaangla [#]
Loĝloko Los-AnĝelesoParizoNovjorko [#]
Ŝtataneco UsonoFrancio [#]
Alma mater Oakwood School, Los Angeles • International School of Paris [#]
Familio
Patro Johnny Depp [#]
Patrino Vanessa Paradis [#]
Gefratoj Jack Depp [#]
Amkunulo Timothée Chalamet • Ash Stymest • Austin Butler [#]
Parencoj Alysson Paradis [#]
Profesio
Okupo aktoromodelo • filmaktoro • kantisto [#]
Aktiva dum 2014– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lily-Rose Depp (naskiĝis la  27-an de majo 1999(nun 1999-05-27) en Parizo) estas franca-usona manekeno kaj aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lily-Rose Melody Depp estas la pli aĝa filino de Johnny Depp kaj Vanessa Paradis. Ŝi havas fraton, Jack, tri jarojn pli juna ol ŝi.

Ekde ŝia naskiĝo ŝi altiris la atenton de amaskomunikiloj. Dum infaneco ŝi vivis kun siaj gepatroj inter Los-Anĝeleso kaj Parizo. Ŝia onklino el la patrina flanko estas Alysson Paradis.

Ŝi debutis karieron de aktorino en 2014, per apero en la filmo Tusk, en kiu ludis ŝia patro. Ŝi daŭrigis poste en 2016 per Yoga Hosers kaj Planetarium, je la flanko de Natalie Portman.

Tre aktiva sur sociaj retoj[1], ŝi kalkulas interalie pli ol du milionoj da sekvantoj en sia konto Instagram[2],[3].

Ekde 2015, ŝi estas egerio de marko Chanel.

En 2016, Lily-Rose Depp ludis unu el la ĉefaj roloj de la filmo La Danseuse, prezentita en la selekto "Un certain regard" en Festivalo de Cannes 2016. Por la okazo, ŝi unuafoje supreniris la ŝtuparon de la festivalo, tre atentata de amaskomunikiloj.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lily-Rose Depp en la franca Vikipedio.