Limón
Limón | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 70101 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 60 710 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1 020 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 0′ N, 83° 5′ U (mapo)10.0022155-83.0840367Koordinatoj: 10° 0′ N, 83° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 3 m [+] | ||
Areo | 59,51 km² (5 951 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Puerto Limón, ofte konata kiel Limón (hispane "citrono"),[1] estas la ĉefurbo kaj ĉefa kerno de la Provinco Limón, same kiel de la cantón (kantono) Limón de Kostariko. Ĝi estas la sesa plej granda urbo en Kostariko, kun ĉ. 55 000 loĝantoj (inklude ĉirkaŭaj urboj), kaj estas hejmo de multkultura komunumo.[2] Parto de la komunumo devenas el italaj, jamaikaj kaj ĉinaj laboristoj kiuj laboris fine de la 19a jarcento en la fervoja projekto kiu konektis San José al Puerto Limón. Ĝis 1948, la kostarika registaro ne agnoskis la afrik-karibaj personoj kiel civitanoj kaj eĉ limigis ties translokiĝojn ekster la provinco Limón.[3] Kiel rezulto de tiu "vetura malpermeso", tiu afrik-kariba populacio firme setlis en la regiono, kio influis la decidon ne translokiĝi eĉ post tio jam estis laŭleĝe permesita. Nunutempe, estas grava elfluo de indiĝenoj el Limón kiuj translpkiĝas al la Centra Valo de la lando serĉe de pli bonaj dungokondiĉoj edukado.[4] La afrik-kariba komunumo parolas kaj hispanan kaj limonkreolan aŭ Mekatelyu, nome dialekto de la Jamajka-kreola lingvo kiu siavice estas kreola de angla.
Puerto Limón havas du havenojn, nome Limón kaj Moín, kiuj ebligas la enŝipigon de la eksportaĵoj de Kostariko same kiel la ankradon de plezurŝipoj. Sanzorgo por la urbo estas havigata la Hospitalo Dro. Tony Facio Castro.[5] Du malgrandaj insuloj nome Uvita aŭ Quiribrí [kiriBRI] kaj Isla de Pájaros aŭ Birdinsulo, estas ĝuste antaŭ la urbo.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
- Limón - Monument to the Development of the Limón Province.jpg
Monumento al la Disvolviĝo kaj la Etna Divereco
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Kings'n'Queens Arkivigite je 2011-07-31 per la retarkivo Wayback Machine, dokumentalo de Alfred King, fondinto de la karnavaloj kaj bonfaranto de la provinco.
- Hospitalo Tony Facio (angle)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ limón Span¡shD!ct. alirita: la 11an de Junio 2011.
- ↑ Censo Nacional de oblación. Características Sociales y Demográficas, 2002
- ↑ The History of Costa Rica
- ↑ What Happen: A Folk-History of Costa Rica's Talamanca Coast
- ↑ "Quienes Somos: Hospital Regional Dr. Tony Facio Castro" Caja Costarricense de Seguro Social. Alirita: 2012-03-07. hispane