Limŝtono de tri ŝtatoj (Finnlando, Norvegio kaj Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Limŝtono de tri ŝtatoj.

Limŝtono de tri ŝtatoj (finne kolmen valtakunnan rajapyykki, norvege treriksrøysa kaj svede treriksröset) estas komuna limŝtono de Finnlando, Norvegio kaj Svedio en Laponio. Ĝi estas la plej norda limŝtono de tri ŝtatoj, la plej norda loko de Svedio kaj la plej okcidenta loko de kontinenta Finnlando. Komunumoj ĉirkaŭ ĝi estas Enontekiö en Finnlando, Komunumo de Kiruna en Svedio kaj Storfjord en Norvegio. La nuna limmarko estas el betono. Oni konstruis ĝin en 1926. La ŝtono estas en bela areo, kie folia arbaro kreskas sur deklivoj de montoj.

Koordinatoj: 69° 03′ 35.9″ N 20° 32′ 55.1″ O / 69.059972 °N, 20.548639 °O / 69.059972; 20.548639 (mapo)