Lima orientiga kolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudetaj germanoj post Munkeno entuziasme likvidas unu el ĉeĥoslovakaj limaj orientigaj kolonoj

Lima orientiga kolono estas limsigno lokigita en tempoj de unua respubliko ekde la dua duono de la 1920-aj jaroj en ĉiuj ĉeĥoslovakaj limpasejoj, surbaze de proklamo de ministerio de publikaj laboroj el julio de 1925. Temis pri kolonoj kun proksimuma maso 140 kg, fabrikataj el premita ŝtala lado. Ili havis aspekton de longeca mallarĝa vertikale lokigita ĉeĥoslovaka flago, sub kies blua kojno estis firmigita ŝildo kun leono el malgranda ĉeĥoslovaka blazono, ĉirkaŭ kiu troviĝis, per granda nekalkana skribo, skulptita skribaĵo "RESPUBLIKO ĈEĤOSLOVAKA". Aŭtoroj de la propono de formo de la kolonoj estis arkitekto Josef Havlíček kun skulptisto Bedřich Stefan. En la jaro 1925 estis en Ŝtata ferfabriko en Podbrezová fabrikitaj 250 de pecoj de la lima orientigaj kolonoj, el kiuj estis lokigitaj sume 232 pecoj.

Post Munkena interkonsento estis dum okupigado de la ĉeĥoslvaka limregionoj tiuj ĉi kolonoj kiel simbolo de malamata ŝtato rapide likvidataj fare de al Ĉeĥoslovakio malamikaj soldataj taĉmentoj aŭ fare de loĝantoj de la aneksitaj regionoj, sed intence damaĝigataj ili estis jam antaŭ subskribo de tiu ĉi interkonsento. Post fino de la dua mondmilito jam ne okazis al renovigo de tiuj ĉi kolonoj. Unu el la devenaj ĝis nun situantaj limaj orientigaj kolonoj troviĝas en limpasejo Krupka-Müglitz, en la jaro 2008 ĝi estis rekonstruita kaj la 6-an de junio 2008 okazis al ties solena senvualigo. La pluaj devenaj limaj orientigaj kolonoj ĝis nun troviĝas en orienta Slovakio, ekzemple en Dukla montpasejo.

Fotografioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]