Limburg (Lahn)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Limburg
Limburg
DomLimburgLahn27.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 65549–65556 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 783  (2021) [+]
Loĝdenso 792 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 23′ N, 8° 4′ O (mapo)50.3833333333338.0666666666667Koordinatoj: 50° 23′ N, 8° 4′ O (mapo) [+]
Alto 117 m [+]
Areo 45,16 km² (4 516 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Limburg in LM.svg
Situo de Limburg

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Limburg an der Lahn [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Limburg kaj siaj urbopartoj.

La germana urbo Limburg situas en la federacia lando Hesio ĉe rivero Lahn. Ĝi apartenas al la distriktaro Gießen [gi:s.n] kaj ties distrikto Limburg-Weilburg [limburk vajlburk], kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de la jaro 2021 la urbo havis 35 783 loĝantojn.

La katedralo de Limburg kaj la historia urbocentro vidate de sudokcidento.

Famas la Katedralo de Limburgo kiel unu el la plej idealaj kreaĵoj de romanika arĥitekturo.

Post la Dua Mondmilito la eldonejo "Limburger Vereinsdruckerei" ("Limburga Asocia Presejo") publikigis multajn Esperantajn librojn, vortarojn kaj informilojn, i.a. la lernolibron de la fratoj Wilhelm kaj Hans Wingen kaj la vortaron de Butin/Sommer.

Esperanto en Limburg[redakti | redakti fonton]

Inter la 27-a de decembro 1959 kaj la 3-a de januaro 1960 la 3-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Limburg kaj pritraktis la temon "afrikaj kaj aziaj problemoj".

Dum 1968 en Limburg samtempe okazis la 32-a Kongreso de IKUE kaj la 21-a KELI-Kongreso.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojo Bundesautobahn 3 number.svg. Ankaŭ estas moderna stacidomo Limburg por ICE-rapidtrajnoj. Krome la lokon oni kompreneble ankaŭ per bicikloj atingas facile, kaj ankaŭ per kajako per la rivero Lahn, venante el Marburg, Giessen, Runkel kaj Weilburg.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]