Limgardistaro (Ĉeĥoslovakio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Limgardistaro)

Limgardistaro (ĉeĥe: Pohraniční stráž (PS)) estis ĉeĥoslovaka armita konsistero, kies zorgo estis gardado kaj kontrolo de ŝtatlimo.

Ĝi estis establita laŭ leĝo pri ŝirmo de la ŝtatlimo. Ties organiza enmembriĝo kelkfoje ŝanĝiĝis, plej longe ĝi falis sub ministerio de enlando (lasfoje ekde la jaro 1972 ĝis sia nuligo en la jaro 1990). Ĝia agado ne trafis ekonomian transliman krimecon (tio estis zorgo de dogana gardistaro), sed ĝi observis movon ĉirkaŭ la ŝtatlimo. Plej akre ĝi evoluigis sian agadon en sektoro de limo kun FRG kaj Aŭstrio, kie estis konstruita barilaro, la tn. fera kurteno. Gardante la limon gardis la anoj de Limgardistaro (precipe dum la komencoj de ties agado) al fortoj, kiuj estis malamikaj al tiama reĝimo kaj kiujn klopodis entrepreni en la teritorion de tiama Ĉeĥoslovakio (ekz. agentoj irantoj), kaj ankaŭ al fuĝantoj en fuĝo el la komunisma Ĉeĥoslovakio, kaj ili ne hezitis dum tio uzi armilojn en konekso kun tiamaj juraj preskriboj. Falis centoj da homoj elflanke de ŝirmantoj de la limoj kaj elmigrantaj civitanoj aŭ eksteraj rompantoj de la ŝtatlimo. Direkte al la enlando troviĝis antaŭ ĝi la tn. limzono (larĝa du ĝis dudek kilometroj), kien la eniro estis permesita nur je aparta permeso.

Establo[redakti | redakti fonton]

La limgardistaro estis establita en la jaro 1951 laŭ modelo de soveta limgardista soldataro. La 11-an de julio de tiu jaro aprobis Nacia asembleo leĝon n-ro 69/1951 Sb., pri ŝirmo de la ŝtataj limoj, kiu konfidis ŝirmon de la ŝtatlimo en agadecon de Limgardistaro kaj ekipis ĝin per leĝpovoj de soldataro kaj sekurecaj organoj. La anoj estis soldatoj de baza militservo, en la komencoj, en la 1950-aj jaroj, kun plilongigo de la militservo al 27 monatoj. Proksimume ok procentojn kreis soldatoj el profesio. Forkondukitoj estis elektataj el vicoj de verkontrolitaj soldatoj, eventuale el membroj de KPĈ kaj asociaj funkciuloj, sed servis ĉi tie ankaŭ ordinaraj "politike nearanĝitaj" rekrutitoj vokitaj al tiu ĉi konsistero fare de soldataj administradoj. La forkondukitoj absolvis unue trimonatan bazan ekzercon kun celigo pri la ŝirmo de ŝtatlimo. La elektitaj anoj estis sekve senditaj al sep monatoj en suboficiran lernejon. Jam en la jaro de estiĝo de Limgardistaro (en la jaro 1951) estiĝis Soldata akademio de Limgardistaro alinomita pli malfrue en Soldatan metilernejon, kie lernis leŭtenantoj de Limgardistaro.

Celo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa celo de Limgardistaro estis garantii fermecon de limoj. Fera kurteno malhelpis trairon tra la ŝtatlimo, nome kaj el la respubliko kaj en la respublikon. La limgardistaro povis kontraŭ la tn. rompantoj de la limoj dum definitaj kondiĉoj uzi deĵor-armilon. Plimulto de la rompantoj de limo de tiama Ĉeĥoslovakio etis fare de la limgardistaro en sektoro de la ŝtatlimo haltigitaj. Sed multe da homoj estis mortigitaj.[1][2] La limgardistaro uzis ankaŭ aparte ekzercitaj laborhundojn. En la 1980-aj jaroj, kiam estis el la limoj forigitaj teraj kampoj, la hundoj estis ekzercitaj al memstara reteno de rompanto.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Dum plenumo de la deĵoro en la jaroj 1948–1989 mortis sume 654 limgardistoj, el tio plimulte pro akcidento, en kelkaj kazoj ankaŭ pro sinmortigo. Dum intermita pafado kun rompantoj mortis 10 el ili.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]