Limodorum abortivum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Limodorum abortivum estas plantospecio, apartenanta al orkidacoj (Orchidaceae). Ĝi estas protektata planto ekz. en Hungario.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 20-50 (80) cm alta orkideo, vivanta sur sek-putrantaĵoj. La super-grundaj partoj de la planto estas helviolaj, malpur-violaj kun apenaŭ verda koloraĵo. La tigo estas forte dika, ties folioj estas skvamsimilaj, forte reduktiĝis konforme al la saprofita vivmaniero. La infloresko estas svelt-longa, la floroj estas grandaj, grapolaj. La eksteraj kovraj folioj (tepaloj) estas ovalaj, lencosimilaj, ekstre verd-violaj, interne helviolaj, kun malhelaj vejnoj. La internaj tepaloj estas pli malgrandaj, striaj-lancaj, kun helviola koloro. La lipo (labio) estas longeta-ovoforma kaj simile al la eksteraj tepaloj havas malhelajn violkolorajn long-vejnojn. La sprono estas svelta, cilindra, suben-kliniĝanta. Ĝi floras en majo-junio. La frukto estas kapsulo.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreskas en karstaj arbustaj arbaroj, kalk-ŝataj kverkaj arbaroj, malofte muskaj kverkaroj.