Saltu al enhavo

Limoniidae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Limoniedoj
Limonia nubeculosa
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Hexapoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Neoptera
Superordo: Endopterygota
Ordo: Dipteroj Diptera
Subordo: Nematocera
Infraordo: Tipulomorpha
Familio: Limoniidae
Rondani, 1856
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Limoniidae (Limoniedoj) estas la plej granda familio de Tipuloidea, kun pli ol 10 700 specioj en pli ol 150 genroj. Ili kutime estas rekoneblaj pro la maniero teni la flugilojn dum ripozo: Limoniidae kutime ripozigas ilin malantaŭen laŭ la dorso, dum aliaj Tipuloidea kutime eltenas ilin orte al la korpo. Tamen la limonieda genro Chionea (loke nomataj "neĝmuŝoj") entute ne havas flugilojn.[1] Limoniidae kutime sed ne ĉiam estas malpli grandaj ol aliaj Tipuloidea.[2] Ili troviĝas tutmonde, kaj multaj specioj faras densajn svarmojn en taŭgaj habitatoj.

La larvoj plejparte estas plene aŭ parte akvoloĝaj kaj troviĝas grandegnombre en riveraj habitatoj, malsame de la plej multaj aliaj Tipuloidea, kies larvoj plejparte sed ne senescepte estas terloĝaj. Ili evoluis por utiligi diversajn fontojn de nutraĵo, do plantmanĝaj, rubmanĝaj, fungmanĝaj, kaj bestmanĝaj specioj ekzistas.

Limoniidae okupas diversan gamon da habitatoj kaj mikrohabitatoj: humriĉajn grundojn, marĉojn, folirubon, kaj malsekajn lokojn en arbaroj (multegaj genroj); grundojn nur modere humajn apud riveroj (Gonomyia, Rhabdomastix, Arctoconopa, Hesperoconopa); sekan aŭ malsekan putriĝantan lignon en riveroj, kie la larvoj manĝas fungajn miceliojn (Gnophomyia, Teucholabis, Lipsothrix); aliajn putriĝantajn plantaĵojn (diversaj subgenroj de Limonia); lignecajn kaj karnecajn fungojn (Limonia (Metalimnobia); sensalan akvon, precipe rapidajn riverfluojn (Antocha, Hesperoconopa, Cryptolabis); intertajdejojn kaj duonsalan akvon (Limonia (Idioglochina, Limonia (Diuanomyia)); sensalan akvon kiel larvoj kaj apudajn bordojn kiel pupoj (Limonia, Thaumastoptera, multaj Pediciini, Limnophilinae, kaj Eriopterini); krutajn klifojn kun ĉiam malseka tavoleto de algoj (iuj specioj de Limonia, Orimarga, Elliptera); kaj parte aŭ tute malsekajn muskojn kaj hepatmuskojn kreskantajn sur rokoj aŭ grundoj (diversaj specioj).[3][4]

Phantolabis lacustris estas la unua tipuloideo, kiun oni observis glisi sur akvo. Ĝi havas tiucelajn morfologiajn adaptojn.[5]

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La klasifiko de ĉi tiu diptera grupo estas variinta, foje kiel subfamilio kaj foje kiel familio, sed la ĉi-suba klasifiko estas nuntempe akceptata.[6][7][8][9][10][11] Speciaj nombroj estas proksimumaj.[8] Iuj esploroj sugestas, ke ĝi estas parafiletika, inkludanta la praulojn de Tipulidae kaj Cylindrotomidae.[12][13][14]

Familio Limoniidae (pli ol 10 700 specioj)
Subfamilio Chioneinae (4324 specioj kaj subspecioj)
Subfamilio Dactylolabinae (59 specioj kaj subspecioj)
Subfamilio Limnophilinae (2593 specioj kaj subspecioj)
Subfamilio Limoniinae (3873 specioj kaj subspecioj)
Subfamilio †Architipulinae (formortinta)
Subfamilio †Drinosinae (formortinta)
Subfamilio †Eotipulinae (formortinta)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Byers, G. (1983). "Crane fly genus Chionea in North America". The University of Kansas Science Bulletin. 52 (6): 59–195.
  2. Insects of Britain and Ireland: Diptera families - Limoniidae. Alirita 6-a de decembro 2021 .
  3. Alexander C.P., Byers G.W. (1981) Tipulidae. in: McAlpine J.F. et al. (Ed.), Manual of Nearctic Diptera. Agriculture Canada, Ottawa, pp. 153–1902 (ISBN 0660107317) pdf Arkivigite je 2013-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Ujvarosi, L., Poti T., 2006: Studies on the community structure of the Tipuloidea (Insecta, Diptera) assemblages of the După Luncă Marsh, Eastern Carpathians. Acta Biol. Debr. Oecol. Hung. 14: 253-262 pdf Arkivigite je 2014-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
  5. (1-a de marto 2020) “First record of a skating crane fly: The unusual ecology, behavior, and morphology of Phantolabis lacustris (Alexander, 1938) (Diptera:Limoniidae) with descriptions of the immature stages”, Freshwater Science 39 (1), p. 86–100. doi:10.1086/707406. 213549954. 
  6. (2016) “Comparative Mt Genomics of the Tipuloidea (Diptera: Nematocera: Tipulomorpha) and Its Implications for the Phylogeny of the Tipulomorpha”, PLOS ONE 11 (6), p. e0158167. doi:10.1371/journal.pone.0158167. Bibkodo:2016PLoSO..1158167Z. 
  7. (2021) “Contribution to the knowledge of Limoniidae (Diptera: Tipuloidea): first records of 244 species from various European countries”, Biodiversity Data Journal 9, p. e67085. doi:10.3897/BDJ.9.e67085. 
  8. 8,0 8,1 Catalogue of the Craneflies of the World. Naturalis Biodiversity Center (2023). Alirita 2023-06-13 .
  9. (2019) “The mitochondrial genome of Tipula (Formotipula) melanomera gracilispina (Diptera: Tipulidae)”, Mitochondrial DNA Part B, Resources 4, p. 240–241. doi:10.1080/23802359.2018.1546136. 92494741. 
  10. Tipulidae family Information. Alirita 2023-06-13 .
  11. (2021) “Morphology of the oldest fossil subfamily of Limoniidae (Diptera, Architipulinae) in the light of exceptionally preserved Mesozoic material”, Scientific Reports 11 (1), p. 24137. doi:10.1038/s41598-021-03350-4. Bibkodo:2021NatSR..1124137K. 
  12. (2010) “Phylogenetic synthesis of morphological and molecular data reveals new insights into the higher-level classification of Tipuloidea (Diptera)”, Systematic Entomology 35 (3), p. 526–545. doi:10.1111/j.1365-3113.2010.00524.x. 86724439. 
  13. (2016-06-24) “Comparative Mt Genomics of the Tipuloidea (Diptera: Nematocera: Tipulomorpha) and Its Implications for the Phylogeny of the Tipulomorpha”, PLOS ONE (en) 11 (6), p. e0158167. doi:10.1371/journal.pone.0158167. Bibkodo:2016PLoSO..1158167Z. 
  14. (2019-04-18) “Mesozoic fossils and the phylogeny of Tipulomorpha (Insecta: Diptera)”, Journal of Systematic Palaeontology (en) 17 (8), p. 635–652. doi:10.1080/14772019.2018.1448899. 89966924.