Hufumkraboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Limulidae)
Kiel ekestas fosilioj? - video de la jutuba kanalo Scivolemo pri fosilioj, precipe pri hufumkraboj.
Subaĵo de hufumkrabo montranta krurojn kaj folibrankojn.

Hufumkraboj estas maraj artropodoj de la familio Limuledoj (Limulidae) kaj ordo XiphosuraXiphosurida. Ili estas senvertebruloj, tio estas ke ili ne havas spinon. Hufumkraboj vivas ĉefe en kaj ĉirkaŭ neprofundaj oceanaj akvoj sur mildaj sablecaj aŭ kotecaj fundoj. Ili foje venas surborde por pariĝado. Ili estas ofte uzataj kiel fiŝkapta allogaĵo kaj kiel sterko. En ĵusaj jaroj, okazis malpliiĝo en la populacio de tiuj animaloj kiel konsekvenco de marborda habitata detruo en Japanio kaj troa kolektado laŭlonge de la orienta marbordo de Nordameriko. Tetrodotoksino povas esti en la frajo de specioj kiuj loĝas en la akvoj de Tajlando.[1] Pro sia origino antaŭ 450 milionoj da jaroj, hufumkraboj estas konsiderataj vivantaj fosilioj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Attaya Kungsuwan; Yuji Nagashima; Tamao Noguchi; et al. (1987). "Tetrodotoxin in the Horseshoe Crab Carcinoscorpius rotundicauda Inhabiting Thailand" (pdf). Nippon Suisan Gakkaishi. 53 (2): 261–266. doi:10.2331/suisan.53.261. [1] Alirita la 18an de Majo 2017.
  2. David Sadava; H. Craig Heller; David M. Hillis; May Berenbaum (2009). Life: the Science of Biology (9th ed.). W. H. Freeman. p. 683. ISBN 978-1-4292-1962-4. [2] Alirita la 18an de Majo 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]