Lina Gabrielli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lina Gabrielli
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1930 (1930-08-28)
Morto 16-a decembro 2016
Lingvoj Esperanto [#]
Civitaneco itala
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Lina GABRIELLI naskiĝis en 1930, mortis la 16-an decembro 2016 en Ascoli Piceno, Italio. Ŝi estis itala ĵurnalistino, doktoro pri ekonomiko, publicistino, eldonistino kaj verkistino esperantista ekde 1955. Ŝi estis membro de Esperanta PEN-Centro, esperanltlingva sekcio de PEN Klubo internacia. Ŝi kunlaboris kun regionaj kaj naciaj tagĵurnaloj[1] kaj ricevis la oran medalon de la ordo de ĵurnalistoj de Ancona. En la itala ŝi verkis jenon : Gente picenaUn cuore caldoFantasie dell’animaRacconti della giovane etàBaci non chiesti.

Esperanton ŝi lernis en 1955. Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn. En la 86-a Universla Kongreso de Esperanto en Zagrebo en 2001 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA)[2].

Membro de Esperantlingva Verkista Asocio, ŝi redaktis kaj eldonis dulingvan bultenon, Voce del Centro Esperantista Piceno, de kiu aperis pli ol 280 numeroj. Ekde 1974 sub la marko Plejado ŝi eldonis kvardekon da altnivelaj libroj. Krom verki en la itala, i.a. biografiojn pri famuloj de sia urbo, ŝi verkis en Esperanto volumojn da noveloj kaj poemoj: La kombilo (1962), Bill kaj lazuraj okuloj (1964), Karnavalo (1973), Ni devas vivi (kun K. Walraamoen, 1975), La ĝardeno de la urbestro (1978), Vivendo (1979), Nuancoj (kun K. Szczurek, 1980).

Multfoje ŝi premiiĝis en belartaj kaj aliaj literaturaj konkursoj. Ŝia itallingva aŭtobiografieca romano Baci non chiesti (2001) havas Universalan Kongreson kiel fonon.

Aktiva ankaŭ kiel kultura organizantino, Lina Gabrielli iniciatis literaturajn konkursojn kaj ofte prelegvojaĝis. Ŝi kunlaboris interalie kun "Literatura Foiro" kaj membris en Esperanta PEN-Centro. Ŝi kandidatis por la Blanka Listo al la unua Senato de la Esperanta Civito (2001)[3]. Membro de UEA ekde 1957, delegito de tiam ĝis 1984 kaj honora membro de UEA.

"Livre d'amour" de Raoul Follerau en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝi tradukis kaj eldonis en Esperanto la "Livre d'amour" (la libro de amo) de Raoul Follereau.

Memorlibro en Esperanto pri Lev Tolstoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi ankaŭ eldonis en Esperanto la memorlibron pri la vivo de Lev Tolstoj verkitan de lia unua sekretario kaj esperantisto Victor Lebrun, kiu poste aperis en angla traduko[4].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Lina Gabrielli en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

Rakontoj de Lina Gabrielli en La Gazeto (OSIEK)

Lina Gabrielli (Literaturo + foto)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (itala) Lina Gabrielli, Genesi Editrice
  2. Forpasis Lina Gabrielli (1930-2016), Gazetara Komuniko de UEA, N-ro 690 (2017-06-19)
  3. HEKO, Forpasis civitanino Lina Gabrielli, HeKo 646 1-C, 23 maj 17, konsultita la 11-an junio 2017.
  4. (angla) Leo Tolstoy by Victor Lebrun