Lina Wertmüller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lina Wertmüller
La reĝisorino, kun ŝiaj kutimaj okulvitroj, fotita en 2000.
La reĝisorino, kun ŝiaj kutimaj okulvitroj, fotita en 2000.
Persona informo
Lina Wertmüller
Naskonomo Arcangela Felice Assunta Wertmüller von Elgg Spañol von Braueich
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1928 (1928-08-14)
en Romo
Morto 9-an de decembro 2021 (2021-12-09) (93-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Accademia Nazionale d'Arte Drammatica Silvio D'Amico vd
Familio
Edz(in)o Enrico Job vd
Infanoj Zulima vd
Parencoj Massimo Wertmüller vd
Profesio
Okupo scenaristofilmreĝisoro • kantotekstisto • reĝisoro vd
Laborkampo kina reĝisorado • kina scenverkado vd
Aktiva dum 1963– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arcangela Felice Assunta Wertmüller von Elgg Spanol von Braueich, ofte konata simple kiel Lina Wertmüller [LIna vertMUler] (Romo, 14-an de aŭgusto 1928[1]Romo, 9-an de decembro 2021), estis itala reĝisorino, scenaristino kaj kantoverkistino. Ŝi estis konata, inter la aliaj ecoj, pro la tre longaj nomoj de siaj filmoj.

Ŝi estis la unua virino en la historio kiu estis nomumita al Oskar-premio kiel plej bona reĝisoro (por la filmo «Pasqualino Settebellezze», en la ceremonio de 1977 [2]). En 2020 ŝi ankaŭ ricevis la Honoran Oskaron [3] [4] .

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lina Wertmüller naskiĝis en Romo la 14-an de aŭgusto 1928. Ŝia patro Federico Wertmüller estis advokato origine de Palazzo San Gervasio (en la Provinco Potenco), kiu devenis de aristokrata familio kun malproksimaj svisaj originoj. La patrino, Maria Santamaria-Maurizio, venis el Romo [5] kaj estis la onklino de aktoro Massimo Wertmüller.

Ŝi frekventis la lernejon kun Flora Carabella, kiu poste iĝis la edzino de Marcello Mastroianni, tre konata itala aktoro; kun li, Lina startis tre longan amikecon, kiu poste iĝis fundamenta por ke ŝi proksimiĝu al la mondo de spektaklo. Je dek sep jaroj ŝi aliĝis al la teatra akademio direktita de Pietro Sharoff; poste, dum kelkaj jaroj, ŝi estis reĝisorino por la spektakloj de la pupteatro de Maria Signorelli. Poste, ŝi havis la okazon kunlabori kun famaj teatraj reĝisoroj, inkluzive de Guido Salvini, Giorgio De Lullo, kaj Garinei kaj Giovannini. Ŝi laboris por kaj radio kaj televido, kaj kiel verkintino kaj reĝisorino pri la unua eldono de Canzonissima kaj Il Giornino de Gian Burrasca, kun Rita Pavone kiel vira ĉefrolulo[noto 1]. Ŝi startis longan artan partnerecon kun Enrico Job, aprezita teatra scenaristo, kiun ŝi baldaŭ edzigis. La paro havis adoptfilinon, Maria Zulima.

Lina Wertmüller dum la filmado de ŝia unua filmo I basilischi (1963)

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis en la kino kiel ĉefredaktoro en «...e Napoli canta!» (... kaj Napolo kantas!) de Armando Grottini (1953) kaj poste ŝi iĝis vicdirektoro de Federico Fellini en la filmoj La dolce vita (1960) kaj (1963). Ŝia debuto kiel reĝisorino okazis en 1963 kun I basilischi, amara kaj groteska rakonto de la vivo de kelkaj malriĉaj amikoj en Suda Italio (la filmo estis filmita plejparte inter Bazilikato, en Palazzo San Gervasio, kaj Apulio, en Minervino Murge); per tiu filmo ŝi gajnis la Arĝentan Velon (itale «Vela d'argento») ĉe la Filma Festivalo de Locarno. En 1968, kaŝante sin sub la kaŝnomo Nathan Witch, ŝi reĝisoris italan vakeran filmon, «Il mio corpo per un poker» (Mia korpo por pokero), kun Elsa Martinelli. En la dua duono de la sesdekaj jaroj, ŝi ekkunlaboris kun la aktoro Giancarlo Giannini, kun kiu atingis aliajn sukcesojn: «Mimì metallurgico ferito nell'onore» (1972), «Film d'amore e d'anarchia - Ovvero "Stamattina alle 10 in via dei Fiori nella nota casa di tolleranza..."» (1973), «Travolti da un insolito destino nell'azzurro mare d'agosto» (1974), «Pasqualino Settebellezze» (1976), «La fine del mondo nel nostro solito letto in una notte piena di pioggia» (1978) kaj «Fatto di sangue fra due uomini per causa di una vedova. Si sospettano moventi politici» (1978)[noto 2].

Dank'al Pasqualino Settebellezze, kiu atingis sukceson eĉ en Usono, Wertmüller estis menciita por tri Oskar-premioj en la eldono de 1977 (plej bona reĝisoro, plej bona eksterlanda filmo, plej bona filmo); Giancarlo Giannini ricevis kvaran mencion pro sia interpretado kiel protagonisto. Lina Wertmüller estis fakte la unua virino menciita por Oskar-premio kiel plej bona reĝisoro; post ŝi estos nur Jane Campion, Sofia Coppola, Kathryn Bigelow, Greta Gerwig, Emerald Fennell, Chloé Zhao kaj denove Jane Campion, respektive en 1994, 2004, 2010, 2017, 2021 kaj 2022.

Ŝi ĉiam estis ekzemplo por inaj reĝisoroj, ne simple ĉar ŝi estis la unua kiu estis komerce sukcesa, sed ankaŭ ĉar estis malmultaj el ili en tiu ĉi profesio. «Vi ne povas fari ĉi tiun laboron simple ĉar vi estas viro aŭ ĉar vi estas virino. Vi faras ĝin ĉar vi havas talenton. Ĉi tio estas la nura afero kiu gravas por mi, kaj devus esti la sola parametro, per kiu oni taksu, kiu reĝisoras filmon», ŝi deklaris unue[6].

En intervjuo, kiam oni demandis ĉu ŝi iam trovis malfacilaĵojn kiel virino malantaŭ la filmilo, precipe en sia epoko, ŝi respondis:

«Mi entute ne zorgis. Mi iradis rekte sur mia vojo, ĉiam elektante fari tion, kion mi ŝatis. Mi havis fortan karakteron ekde mi estis knabeto. Mi eĉ estis elpelita el dek unu lernejoj pro tio. Estis mi la estro dum la filmado. Oni devas respektigi sin mem al la aliaj. Mi kriis kaj batis. Luciano De Crescenzo spertis ion pri tio dum la filmado de «Sabato, domenica e lunedì» kun Sophia Loren. Li faris nenion krom gestumi la tutan tempon, skuante la montrofingron de unu mano, kaj por haltigi lin mi mordis tiun fingron» [7].

Ŝi ankaŭ ĉiam deklaris sin feminisma. [8] [9]

1983 estas la jaro de «Scherzo del destino in agguato dietro l'angolo come un brigante da strada», filmo kiu pritraktas la temon de terorismo malpeze sed kuraĝe. En 1986 ŝi partoprenis unuafoje en opero, direktante Carmen-on de Georges Bizet, kun kiu ŝi starigis la opersezonon 1986-87 de la Teatro de San Carlo en Napolo, senpere elsendita en la nacia televida kanalo Rai 1. En 1997 ŝi direktadis la operon Bohème ĉe la Atena Opero. Ŝi estas aŭtorino de pluraj teatraj filmoj kaj reĝisoraĵoj, kiel ekzemple «Du plus du ne plu faras kvar» (1968) kaj «Frato suno, fratino luno» (1972) (ambaŭ reĝisoritaj fare de Franco Zeffirelli), «L'esibizionista» (1994), «Gino, Ginetta. e gli altri» (1995), kaj «Lasciami andare madre» (el la libro de Helga Schneider, kun Roberto Herlitzka en la parto de la maljuna patrino). En 1987, laŭ propono de Bettino Craxi, ŝi fariĝis membro de la nacia asembleo de la Partio Socialisma Itala (mallonge, PSI) . En 1992 ŝi reĝisoris «Io speriamo che me la cavo» kun Paolo Villaggio, dum en 1996 ŝi reokupiĝis pri politika satiro kun «Metalmeccanico e parrucchiera in un turbine di sesso e politica» kun Tullio Solenghi kaj Veronica Pivetti. Du jarojn poste, ŝi provis dubli filmon por la unua fojo: ŝi estis la itala voĉo de la avino Fa en Mulan.

Post la historia rekonstruo de la filmo Ferdinando kaj Carolina (1999), Wertmüller rekomencis labori malantaŭ la filmilo dank'al la televidserio Francesca kaj Nunziata (2001) kun Sophia Loren kaj Claudia Gerini, kaj en la filmo Peperoni ripieni e pesce in faccia en 2004, denove kun Loren kiel ĉefrolulo: malgraŭ la protestoj de la reĝisorino, la filmo estos publikigita en malmultaj kinejoj, kaj nur kelkajn jarojn post la produktado. La sekva Diable la mizero de 2008 kun Gabriella Pession kaj Sergio Asizo elsendis la televidkanalo Rai 1 rekte en pinttempo la 2-an de junio 2010. En la sama jaro, ŝi ricevis la premion David di Donatello pro sia kariero. En 2013 ŝi recitis etan parton en la filmo «Bonvenon Prezidanto!» de Riccardo Milani kune kun lia kolego Pupi Avati, la kritikisto Steve Della Casa kaj la ĵurnalisto Fabrizio Rondolino.

Lina Wertmüller kun Germano Di Mattia en 2015.

Ŝi esploris kun pasio la sociajn rolojn de viroj kaj virinoj de sia lando, Italio, analizante la eternan dialogon inter nordo kaj sudo, kaj inter la burĝaro kaj la proletaro; ekde la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento ĝis la nuntempo, ŝi fotis per siaj filmoj la italan socion de sia epoko, ĉiam kun ironia kaj elrevigita vidpunkto kaj pri politikaj kaj pri sociaj evoluoj, prezentante foje groteskajn kaj akrajn tonojn, tamen sed sen iam preni sin tro serioze. La 22-an de decembro 2015, la urbestro de Napolo Luigi de Magistris donis al ŝi la honoran civitanecon de la grandurbo. La 27-an de oktobro 2019 estis komunikita al ŝi la premio de la honora Oskaro [3][4], kiun ŝi ricevis dum la ceremonio 2020 «pro ŝia provoka kaj kuraĝa detruado de politikaj kaj sociaj reguloj pere de ŝia plej ŝatata armilo: la filmilo» [10].

Morto[redakti | redakti fonton]

Ŝi mortis en Romo la 9-an de decembro 2021, aĝante 93[11]. Post la funebraĵoj okazigitaj en la Baziliko de Sankta Maria en Montesanto en Piazza del Popolo, ankaŭ konata kiel la Preĝejo de la Artistoj, ŝi estis fine entombigita en la Monumenta Tombejo de Verano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wertmüller ankaŭ aŭtoris la tekston por muziko de Nino Rota de la fama Viva la pappa col pomodoro kaj de aliaj kantoj: Come piangeva quel salice piangente, kun muziko de Lelio Luttazzi, Cambierà, kun muziko de Riz Ortolani, Il geghegè, kun muziko de Bruno Canfora, Mi sei scoppiato dentro il cuore, kun muziko de Bruno Canfora, Questo nostro amore kun muziko de Luis Bacalov kaj multaj aliaj por siaj propraj filmoj.
  2. La longegaj titoloj de ŝiaj filmoj estis ŝanĝitaj kaj mallongigitaj en la eksterlandaj versioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lina Wertmüller en la itala Vikipedio.