Linalila acetato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linalila acetato
Linalila acetato
Plata kemia strukturo de la Linalila acetato
Linalila acetato
dekstrorotacia kaj levorotacia kemiaj strukturoj
linalila acetato
Tridimensia strukturo de la Linalila acetato
Linalila acetato troviĝas en la foliaro de la Lavendo.
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C12H20O2
CAS-numero-kodo 115-95-7
ChemSpider kodo 13850082
PubChem-kodo 8294
Merck Index 15,5551
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun karakteriza
odoro je bergamoto kaj amardolĉa gusto.
Molmaso 196.29 g·mol−1
Denseco 0.895 g cm−3
Fandpunkto −20
Bolpunkto 220
Refrakta indico  1,453
Ekflama temperaturo 69.6
Solvebleco Akvo:Nesolvebla en akvo kaj glicerolo
Solvebla en alkoholoj kaj eteroj
Mortiga dozo (LD50) 13.9 g/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Sekureco S26 S36 S37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Linalila acetatoacetato de linalilo estas nature okazanta fitokemiaĵo abunde trovata en multaj floroj kaj spicoplantoj. Ĝi estas unu el la ĉefaj komponaĵoj de la esencoleoj trovataj en la bergamoto kaj lavendo. Linalia acetato estas senkolora florodora kemiaĵo nesolvebla en akvo kaj solvebla en etanolo kaj nepolaraj kemiaj solvantoj. Ĝi uzatas kiel odoraldonaĵo en nutraĵoj, parfumoj, personuzaj produktoj kaj olebazaj farboj.

Kemie, ĝi klasiĝas kiel acetata estero de la linalolo kaj ĝenerale ambaŭ estiĝas kunaj. Sinteza linalila acetato kelkfoje uzatas kiel fuŝmiksaĵo en la esencaj oleoj por igi lin pli komerceblaj. Ekzemple, ĝi povas aldoniĝi al lavendoleo kiu tiam vendiĝas pli multe ol la lavendoleo ĝustadire.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La komponaĵo gustumas simile al agrabla odoro de frukto rememorigante la bergamotoleon kies gusto estas iom dolĉamara. Ĝi estas trovata en la Mentha citrata kaj ĝi estas iomete toksa al homoj, toksa al fiŝoj kaj ekstreme toksa al kelkaj planktonaj krustacoj tiaj kiaj la daphnia.

Linalila acetata estas komerce disponebla kaj uzatas en parfumindustrio. Ĉar la sintezo de ĉi-estero ekde la krudmaterialoj aŭ ĝia preparado ekde esencoleoj larĝaskale dependas je importado, rezultante do en pli altkostaj esteroj el ĉi-komponaĵoj, estus dezirinde provizi ilian preparadon per ekonomiaj procezoj kun alta rendimento kaj ekde facile disponeblaj internaj krudmaterialoj. Pro tio, oni decidis prepari tiajn esterojn per simpla kaj malaltkosta metodo ekde la terpenaj alkoholoj kaj respektivaj alifataj acidoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

acetata acido+linalololinalila acetato+akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

acetata anhidrido+linalololinalila acetato+acetata acido

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

linalila klorido+acetata acidolinalila acetato+klorida acido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

natria acetato+linalila kloridolinalila acetato+natria klorido

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

etila acetato+linalila formiatolinalila acetato+etila formiato

Sintezo 6[redakti | redakti fonton]

linalila formiato+acetata acidolinalila acetato+formiata acido

Sintezo 7[redakti | redakti fonton]

etila acetato+linalololinalila acetato+etanolo

Sintezo 8[redakti | redakti fonton]

  • Se oni uzas la etenonon kun la linalolo oni estigas la saman rezulton:

linalolo + keteno linalila acetato

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Hidrolizo de la linalila acetato:

linalila acetato+akvolinalolo+acetata acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Sapigo de la linalila acetato:

linalila acetato+natria hidroksidolinalolo+natria acetato

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

linalila formiato+acetata acidolinalila acetato+formiata acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per alkohola transigo inter linalila acetato kaj etanolo:

linalila acetato+etanoloetila acetato+linalolo

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Reduktigo de la linalila acetato:

linalila acetatoacetaldehido+linalolo

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

linalila acetato+amoniakoacetamido+linalolo

Reakcio 7[redakti | redakti fonton]

linalila acetato+klorida acidoacetata acido+linalila klorido

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj proprecoj de la linalila acetato estas:

  • Ĝi estas antisepsa al la urinvojoj, batalante kaj traktante kistitojn.
  • Ĝi estas antisepsa kaj cikatriganto al haŭtmalsanoj, tiaj kiaj akneoj, vundoj, brulvundoj kaj alergioj.
  • Ĝi aktivas kiel trankviligilo kaj kontraŭdeprimeco, batalante kaj traktante angoron, streĉon, anksiecon kaj nedormemon.
  • Ĝi traktas la febron.
  • Ĝi helpas pri kontrolado de haŭtoleeco kaj konsekvence la apero de akneoj.
  • Ĝi estas bona insekto-forigilo.
  • Ĝi uzatas en la traktado de vermo-demandoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]